• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-15 14:56:47    
Jiangxi, ĉina meza provinco, kiu serĉas disvolvon en reguligado de ekonomia strukturo

cri
La ĉina meza provinco Jiangxi ĉiam estas fama pro la evoluinta agrikulturo, ĝi estas unu el la 13 ĉinaj ĉefaj grenaj produktejoj. En la lasta jaroj, la provinco Jiangxi utiligis la regionan superecon, ke ĝi estas najbara de ĉinaj orientaj kaj sudaj evoluintaj provincoj, kaj utiligis propran superecon de riĉfontoj kaj laborfortoj, laŭgrade reguligis ekonomian strukturon kaj fortigis enkonduki kaj utiligi eksterajn kapitalojn. Akcelante ekonomian disvolvon, Jiangxi ankaŭ tre atentis protektadon de medio kaj klopodis por harmonio inter ekonomio kaj medio. Karaj aŭskultantoj, nun ni kune kun vi vizitu la provincon Jiangxi.

La ĉefa rimedo de Jiangxi por reguligi ekonomian strukturon estas fortigi konstruadon de ekonomiaj teknikaj ekspluatejoj kaj alt-nov-teknikaj ekspluatejoj kaj laŭgrade pliigi proporciojn de industrio kaj servado en la tutprovinca ekonomio.

Nanchang-a Alt-Nov-Teknika Ekspluatejo estas la ŝtatanivela ekspluatejo en Jiangxi. Vicestro de la administra komitato de la ekspluatejo sinjoro Zhang Xiaogang sciigis raportiston, ke nun en la nanchang-a ekspluatejo troviĝas preskaŭ 800 ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj, formiĝis la industria situacio, ke elektrona informo, aplika softvaro kaj biomedikamento estas ĉefaĵoj, en 2004 la tuta ekspluatejo realigis la totalan produktovaloron je 13 miliardoj da juanoj de renminbi. Sinjoro Zhang Xiaogang diris, ke krom bonaj instalaĵoj, la ekspluatejo liveras bonan servadon al investaj entreprenoj.

"Se programo eniros, specialaj homoj servos. Ĉiumonate, ni okazigas kunaranĝan kunvenon por gravaj programoj. En la livero de servado al entreprenoj, ni reduktis multajn formalajn vizitojn, entreprenoj bonvenigas tion."

Fondiĝinta en 1991 la nanchang-a eksplutejo estas unu el la pli ol 100 ekspluatejoj de Jiangxi. Pere de bonaj instalaĵoj kaj servado de ekspluatejoj kaj plibonigo de medio de urboj de Jiangxi, en 2004, Jiangxi okupas la unuan lokon en ĉinaj mezaj 6 provincoj laŭ la 3 normoj de nombro de enkondukitaj eksterkapitalaj programoj, utiligo de eksterkapitala sumo en kontraktoj kaj reala utiligo de eksterkapitala sumo.

Alia ĉefa rimedo por reguligi la strukturon estas per enkonduko de progresintaj teknikoj kaj administraj spertoj el eksteraj kaj internaj evoluintaj lokoj plibonigi propran industrian strukturon kaj altigi ekonomiajn kvaliton kaj efikon. Laŭ konigo, antaŭnelonge, la provinco Jiangxi sendis delegacion al Hongkong por okazigi specialan konigan aktivadon por enkonduki kapitalojn kaj altiri komercistojn, la konigitaj programoj enhavas konstruadon de bazaj instalaĵoj de la provinco kaj flankojn de scienc-tekniko, eduko, kulturo kaj higieno, konstanta vicestro de Jiangxi sinjoro Wu Xinxiong sciigis raportiston, ke la aktivado tre sukcesas, la nombro de subskribitaj kontraktoj kaj atingitaj intencoj atingis 67 kaj la sumo superis 11 miliardojn da usonaj dolaroj. Li konigis per la ekzemplo, ke en la flanko de akcelo de malferma ekonomio, la provinco Jiangxi establis spurad-akcelan respondecan sistemon, specialaj homoj el la registaro respondecas pri livero de servado al gravaj investaj programoj kaj trakto de plendoj de entreprenoj.

"Ni unu post alia faris klasigon kaj kardadon al la 67 programoj, difinis respondeculojn al ĉiuj programoj, ke ili respondecu pri ĉiudimensiaj spurado kaj akcelo. Kunlaboro estas la kunlaboro inter homoj, la registaro devas esti fidata de komercistoj kaj popolanoj."

1  2