• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-15 14:56:47    
Jiangxi, ĉina meza provinco, kiu serĉas disvolvon en reguligado de ekonomia strukturo

cri

Amaso da eksteraj investaj programoj ne nur liveris forton al la ekonomio de Jiangxi, sed ankaŭ naskis kelkan influon al la medio de Jiangxi, tio jam estas tre atentata de koncernaj flankoj de Jiangxi. En la lastaj jaroj, Jiangxi-anoj senĉese resumis spertojn kaj lecionojn en la ekonomia konstruado kaj laŭgrade fortigis protektadon de ekologia medio.

Nun en la provinco Jiangxi, la koncepto pri harmonia disvolvo de ekonomio kaj medio jam profunde eniris en koron de homoj, Jiangxi-anoj sciis, ke la ekonoma disvolvo signifas ne nur kvanton, sed ankaŭ kvaliton, kaj por la industria strukturo oni ne nur devas altigi efikon, sed ankaŭ atenti mediprotekton.

La urbo Yichun, kiu troviĝas en la nordokcidento de Jiangxi, estis titolita 'grenejo de Jiangxi'. Ĝia agra areo okupas dekonon de la tuta agra areo de Jiangxi, kaj ĝi liveras sesonon de agrikulturaj produktoj. En la lastaj jaroj, la urbo Yichun difinis la disvolvan planon pri konstruado de ekonomia centra urbo, la paŝoj de urbigo laŭgrade rapidis kaj diversaj investaj programoj sinsekve eniris. Oficisto de Yichun sinjoro Liu Mi sciigis raportiston, ke en la unua periodo de la disvolvo, pro manko de la mediprotekta koncepto, Yichun enkondukis amason da grave poluciaj programoj, tiuj programoj damaĝis la lokan medion, precipe la akvan medion.

"En la komenco, ĉiuj entreprenoj estis bonvenigitaj, ni ne konsideris la damaĝon al la medio. Poste ni trovis la problemon kaj konceptis, ke disvolvo de industrio devas fari elekton!"

Sinjoro Liu Mi sciigis raportiston, ke sekve de la senĉesa fortigo de la mediprotekta koncepto, nunaj programoj enkondukitaj estas la programoj kun malgranda influo al ekologia medio. Samtempe Yichun aktive reguligas altpoluciajn programojn antaŭe sankciitajn por malaltigi ilian damaĝon al la medio.

La ĉefurbo de Jiangxi Nanchang estas la grava urbo, kiu bone faras ekonomian disvolvon kaj median protektadon. En 2004, la pliiĝo de totala enlanda produktovaloro de Nanchang atingis 16%, pli multe je preskaŭ 7% ol la meznombra nivelo de la tuta lando, sed estro de Nanchang sinjoro Li Douluo diris intervjuate, ke tio ne estas la atingo, kiu plej multe fierigis lin, li pli multe atentas, ke la urba verdiga proporcio de Nanchang atingis 40%. Sinjoro Li Douluo diris:

"En la lastaj jaroj, rapide disvolviĝis Nanchang, sed en la disvolva procezo ni tre atentas koncepton, ke ekonomio devas disvolviĝi, sed oni devas ankaŭ teni puran akvon kaj verdan arbaron. Investaj programoj devas konformi al mediprotekta postulo kaj postulo de urba plano, tio estas la fundamenta punkto. Ni ne bezonas la programon malkonforman al media protektado."

Intervjuate, konstanta vicestro de Jiangxi sinjoro Wu Xinxiong sciigis raportiston, ke nun ĉinaj ĉemaraj lokoj kun evoluinta ekonomio faras industrian formoŝanĝon, tio estas la bona disvolva ŝanco por Jiangxi, Jiangxi posedas superecon de regiono, riĉfontoj kaj laborfortoj, ĝi konformas al bazo akceptanta industrian reguligadon kaj transloĝiĝon de ĉemaraj lokoj. Sub la principo de komuna ĉefaĵo de ekonomia disvolvo kaj media protekto, Jiangxi posedas la kapablon realigi longtempan kontinuigeblan disvolvon.


1  2