• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-21 16:19:38    
Mia kristala sonĝo

cri
Karaj amikoj, ĉu vi imagis inkrusti vian kolor-bildon en solidan kristalon? Sinjoro Zhu Peiyu imagis tion kaj vere faris tion. Per komputila cifera sinteziga tekniko kaj sia diligenta studado, sinjoro Zhu Peiyu kreis kristalajn kolor-bildajn produktojn.

Ŝajne la ĉielo destinus la fatalon inter Zhu Peiyu kaj kristalo. Fininte sian viziton al universitato, Zhu Peiyu venis sola al la ĉina suda urbo Shenzhen kaj eniris en entreprenon pri kristalaj produktoj de Korea Respubliko. Pro siaj diligento kaj saĝo, li estis aprezata de superuloj kaj okupiĝis pri laboro de kerna tekniko. Kaj tiam komenciĝis la kristala vivo de sinjoro Zhu Peiyu.

La sano de la gepatroj de Zhu Peiyu ĉiam ne estas malbona, por bone zorgi ilin, antaŭ 3 jaroj, sinjoro Zhu Peiyu forlasis sian amatan laboron kaj revenis al Pekino. Sed li neniam forlasis sian sonĝon de kristalo. Iuŝance vidante kristalajn produktojn en pekina butiko, Zhu Peiyu naskis novan ideon: "Ĉu oni povas inkrusti personajn kolor-bildojn en kristalojn". Tiam kiel ajn en la ĉina merkato aŭ en la fremdlanda merkato, ne ekzistis la tekniko, inkrusti personajn kolor-bildojn en kristalojn. Sinjoro Zhu Peiyu fariĝis la persono, kiu la unua "manĝis kankron". Tio signifas, ke lia provo estas senprecedenta. Sendube, la plej grava afero estas solvi la kernan teknikon. Sinjoro Zhu Peiyu sciigis raportistinon, ke la solvo de la kerna tekniko estas tre tre malfacila ol de li antaŭe imagita.

"Studante la kernan teknikon, mi trovis amason da materialoj en retaj stacioj. Helpate de lernantoj kaj instruistoj, mi faris dekmilojn da eksperimentoj. Tiam mi uzis vitrojn en eksperimentoj, ne kristalojn, ĉar kristaloj estas multekostaj, tial mi repensis la problemon, ĉu mi povas reutiligi la uzitajn materialojn. Nun, mi posedas teknikon due utiligi uzitajn kristalojn."

Sinjoro Zhu Peiyu diris, ke la ŝlosilo de la tekniko estas likva gluo. Por trovi taŭgan likvan gluon, li provis ĉiujn specojn de likva gluo, kaj estas oftege, ke liaj manoj sin gluis, sen bona metodo, li nur per glavo skrapis siajn manojn, ĝisfunde kiom da fojoj ke liaj manoj estis vunditaj, Zhu Peiyu ne povas kalkuli. Granda nombro da eksperimentoj atestis, ke ĉiuj specoj de likva gluo estas maltaŭgaj, fine Zhu Peiyu mem kreis likvan gluon, kiu ne gluas manojn kaj ne damaĝas korpon.

En la 2-jara studa procezo, sinjoro Zhu Peiyu hezitis kaj pensis pri forlaso, precipe en la tempo, ke foje kaj refoje eksperimentoj ne naskis frukton. Sed pro la sonĝo de kristalo li persistas ĝis nun.

"Mi sentas, ke la afero devas havi merkaton. Ĉar tio ankoraŭ estas vaka en la merkato. Mi volas vastigi la aferon, tial mi devas senĉese fari klopodadon."

Ĝuste ĉi tiu memfido subtenas Zhu Peiyu. Finfine, li sukcese venkis malfacilojn en tekniko. Nun, kristalaj kolor-bildaj produktoj de Zhu Peiyu ne nur estas belaj, sed ankaŭ malmultekostaj. En la komenco, Zhu Peiyu jam fiksis tion, ke liaj produktoj estu por ordinaraj homoj.Li eksplikis:

"Komence, ni malfermis la merkaton al la malaltnivelaj konsumantoj, nome ordinaraj homoj. Postulo de ordinaraj homoj al produktoj estas tre tre alta. Nur kiam ili mem kontentos pri la produktoj, ili faros aĉeton. Tial, mi ĉiam strebadas al pli alta nivelo. Ordinaraj homoj konas miajn produktojn, tiom pli meznivelaj kaj altnivelaj konsumantoj kompreneble konas produktojn."

1  2