• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-21 16:19:38    
Mia kristala sonĝo

cri

Nun, kristalaj kolor-bildaj produktoj estas vendataj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Japanio, Korea Respubliko, Usono kaj eŭropaj landoj. Jam pli ol 300 komercistoj aliĝis al la vico de Zhu Peiyu. Interalie troviĝas multaj agentoj en Usono, Federacio de Arabaj Emirlandoj, Nov-Zelando, kaj nun ankaŭ komercistoj de Japanio kaj Korea Respubliko interkonsiliĝas kun Zhu Peiyu pri la agenta afero. En la ĉefstabejo de kristala kolor-bildo, la Pekina Cifera Bilda Centro Souying, raportistino renkontis sinjoron Hu Kunjie, venintan el la ĉina urbo Nankino kaj interkonsiliĝantan kun Zhu Peiyu pri la agenta afero. Li sciigis la raportistinon:

"Mi ĉiam serĉis programon kaj, vidinte raporton pri la kristalaj bildaj produktoj, tuj interesiĝis. En la nankina merkato, mi ne vidis similajn produktojn. Laŭ mi, la kristalaj bildaj produktoj havas grandan merkatan potencialan forton."

Karaj amikoj, per senĉesa teknika reformado, nun iu kristala bilda produkto kun la produktokosto de 30 juanoj de renminbi povas esti vendata je 168 juanoj de renminbi en la pekina merkato. La senĉesa malpliiĝanta produktokosto liveras larĝan profitan spacon al agentoj, tio ankaŭ estas unu el la kialoj, ke la programo de kristalaj bildaj produktoj altiras pli kaj pli multaj agentojn. La alia kialo estas la simpla kaj facile lernebla tekniko. Sinjoro Zhu Peiyu liveris al agentoj viddiskon pri la tuta produkta procezo kaj interfluon per internacia reto. Laŭ Zhu Peiyu, la produktado estas malfacilega!

"La produktado de kristalaj bildaj produktoj estas pli facila ol tiu de ceramikaĵoj. La punkto estas tre tre grava, ke vi devas esti trankvila, kiel ekzerco en la ĉina uŝuo Taiji. Efektive, necesas preskaŭ unu horo, ke mi povu produkti grandan produkton; se produkti malgrandan produkton, necesas nur dek minutoj."

La produktoj estas tute mane faritaj, maŝino ludas nur helpan rolon. Ankaŭ pro tio, la produktokosto estas ne granda.

Nun, sinjoro Zhu Peiyu okupiĝas pri ĉeesto al diversaj internaj kaj eksteraj ekspozicioj por konigi al pli multaj komercistoj siajn apartajn produktojn. Li diris:

"En la venonta paŝo, mi investos pli grandan forton por helpi kaj vastigi miajn agentojn, kaj igos ilin vere profiti de la programo. Due mi pli forte malfermos la merkaton kaj igos pli kaj pli da homoj scii la programon kaj trie mi disvolvos mendilon de amaso da produktoj kaj igos miajn produktojn esti konataj de multaj altnivelaj konsumantoj."

Karaj amikoj, estas facile posedi sonĝon, sed estas malfacile, ke oni persistu en sia sonĝo kaj realigu la sonĝon. Sinjoro Zhu Peiyu ĝuste estas la homo, posedanta sonĝon ankaŭ senĉese klopodanta por la sonĝo.

Ni deziras, ke ĉiuj homoj posedantaj sonĝojn realigu siajn sonĝojn!


1  2