• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-22 19:26:06    
Nova aspekto de la riveroj kaj lagoj en Pekino(1)

cri
La 21-an de septembro, 2002, denove malfermiĝis Changpu-rivero, oriente de Tian'anmen-pordego, meze de Pekino. La rivero Changpu estis ŝirmita jam 20 jarojn kaj nun ĝi reaperis kiel pejzaĝo de parko. En 1956 ĝi preskaŭ stagniĝis kun ĉiam pli malboniĝanta medio kaj en 1983 fariĝis kaŝita rivero. Post bonordigo kaj beligo nun ĝi ricevis novan aspekton.

Changpu-rivero longis 500 metrojn, sed estis grava konsistiga parto de la akvosistemo de Pekino.

Nun en Pekino oni faras grandskalan bonordigon de la akva sistemo.

Historio de la akvosistemo de Pekino

Pekino estas urbo, al kiu serioze mankas akvo. Tie la pokapa akvokvanto estas nur okono de tiu de Ĉinio kaj 1/32 de tiu de la tuta mondo. Akvo estis granda problemo malhelpinta disvolviĝon de la urbo en pluraj dinastioj.

Sed antaŭe en Pekino estis multe da riveroj kaj lagoj. Eĉ hodiaŭ multaj loknomoj de tiu urbo havas ian rilaton kun rivero, lago kaj ponto. Pekino estis konstruita ĉe rivero. Antaŭ pli ol 2 mil jaroj, Jicheng (nun Pekino) aperis ĝuste ĉe la rivero Yongding. Meze de la urbo estis aro da lagoj. Nun en la urbaj kvartaloj kun 1040 kvadrataj kilometroj fluas 30 riveroj grandaj kaj malgrandaj kun totala longeco de 336 km, kaj estas 26 grandaj kaj malgrandaj lagoj kun areo de 600 hektaroj. En la historio ili ludis gravan rolon por transporti grenon al la ĉefurbo, konservi akvon, dreni superfluan akvon ĉe inundo kaj rezisti kontraŭ fremdlanda invado.

En 1292 por solvi la problemojn pri akvo kaj transporto en Yuan-dinastio (1206-1368), 20 mil soldatoj kaj civiluloj gvidataj de hidrologo Guo Shoujing laboregis tutan jaron kaj fosis kanalon 84 km longan, dank' al kiu la gren-transportaj ŝipoj el la suda parto de Ĉinio povis rekte atingi Jishuitan-lagon en Pekino. Tiam multe da ŝipoj kolektiĝis en Pekino, tio tre ĝojigis la imperiestron, kiu donis la nomon Tonghui-rivero al la nove konstruita kanalo de Jishuitan ĝis la Granda Kanalo. Post tio la greno kaj aliaj varoj de la suda parto de Ĉinio senĉese transportiĝis al Pekino per la kanaloj, kiuj kontribuis al prosperiĝo de la ĉefurbo kaj imponiĝo de la Imperiestra Palaco.

La riveroj, ĉirkaŭantaj la ĉefurbon kaj kunligantaj la lagojn Jishuitan, Beihai, Zhonghai kaj Nanhai, formis la bazon de la akvosistemo de Pekino kaj plibeligis la antikvan urbon.

1  2