• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-22 19:26:06    
Nova aspekto de la riveroj kaj lagoj en Pekino(1)

cri

Malprospero de la akvosistemo de Pekino

Fama ĉina verkisto Laoshe iam verkis novelon "Fosaĵo Longxugou" kaj poste oni adaptis ĝin al filmo. Sur la ekrano vidiĝas jenaj scenoj: Malaltaj kaj kadukaj kabanoj ĉe la mallarĝa strato, apud kiu malbonodoris malpura fosaĵo 13 km longa. Pro ŝtopiĝo de ŝlimo, la malpura akvo fluis eksteren, mortintaj katoj kaj hundoj, fekaĵo kaj aliaj malpuraĵoj ŝvebis sur la akvo. Ĉe pluvego malgranda knabino glitis en la akvon kaj englutiĝis de la akvo. Jen vera historia sceno de la suda parto de Pekino antaŭ 1949.

Post kiam naskiĝis la nova Ĉinio en 1949, la urbo faris tri grandskalan bonordigon de la akvosistemo de la urbo, konstruis la akvokonservejojn Guanting kaj Miyun kaj fosis la akvokondukajn kanalojn Yongding kaj Jingmi, dank' al ili la akvokvanto de la urbo estis garantiata.

Sed pro grandskala industria konstruado en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, malkonstruo de urbomuroj kaj konstruo de subtera fervojo kaj stratoj en la 60-aj jaroj en multaj lokoj de Pekino la riveroj ebeniĝis. En la 70-aj jaroj en la orienta antaŭurbo de Pekino la malpura akvo serioze poluis la medion. De post la 80-aj jaroj pro drasta pliiĝo de alilokaj migrantoj la urbaj kvartaloj rapide dilatiĝis. La riveroj kaj lagoj estis serioze poluitaj kaj iuj el ili fariĝis malbonodoraj kaj serioze ŝlimiĝis.

Ordigo de la akvosistemo de Pekino

Komence de 1998 laŭ la propono de 225 popolaj reprezentantoj la pekina registaro faris decidon plimultigi investon por bonordigi la akvosistemon kaj reaperigi la fizionomion de la antikva urbo.

Aprile de la sama jaro komenciĝis sinteza bonordigo de la akvosistemo de la urbo. La projekto koncernis riverlitojn 50 km longajn kaj 13 lagojn. Tiam ekfunkciis grandaj modernaj traktejoj de malpura akvo.

Post kelkjara penado nun en la urbaj kvartaloj la riveroj kaj lagoj kune kun iliaj bordoj fariĝis ideala loko por ripozo de la pekinaj loĝantoj. Matene kaj vespere en ombro de arboj oni kuras, dancas kaj faras aliajn sportojn aŭ simple ripozas. Sur la riveroj ĉirkaŭ la urbo de tempo al tempo vidiĝas antikvecaj plezurboatoj kaj jaktoj. La belaj riveroj estas utilaj ankaŭ al la dombiena industrio. Enketo montras, ke 79% de la dom-aĉetantoj opinias, ke akvaj pejzaĝoj estas necesaj por luksaj loĝdomoj.

Vicdirektoro de la Pekina Hidrologia Buroo s-ro Sun diris: "Antaŭe la malbonodoraj kaj malpuraj riveroj forigis de si multajn urbanojn, sed nun reklariĝinte ili denove altiras al si homojn. Oni montras pli grandan atenton al protekto de la riveroj kaj lagoj. Nun ni ĉiutage ricevas multajn rimarkigojn de la loĝantoj, ili atentas tiuflankajn planojn kaj denuncas tiujn, kiuj detruas riveron kaj malpurigas akvon. Nun plifortiĝis la konscio de pekinanoj pri akvoŝparo kaj protekto de la akvosistemo


1  2