• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-22 19:40:10    
Nova aspekto de la riveroj kaj lagoj en Pekino (2)

cri
Aprile de 1998 Pekino komencis ordigon de kelkaj riveroj ĝin ĉirkaŭantaj, dank' al tio la ekologia medio de Pekino iom pliboniĝis.

Plezurveturo sur rivero de Pekino

Vespere lunlumo kaj lampolumo reflektiĝis en la akvo. Sur la rivero malrapide iris plezurŝipoj kun ĝojaj turistoj. En la ŝipoj turistoj trinkis verdan teon kaj manĝis bongustan kukon, ĝuante la brilan lunon. Bele vestita knabino deveninta de suda Ĉinio lerte julante, milde interparolis kun turistoj. Sur iuj ŝipoj ludis muzikistoj en tradiciaj roboj kaj aŭdiĝis orelplaĉa muziko. Ĉio ĉi impresis kiel vojaĝo en akvolando de la suda parto de Ĉinio. Sed fakte mi spertis tion sur rivero en Pekino.

La 30-an de aprilo, 2002, kun longa sirenado moviĝis sur rivero jakto kaj de tiam komenciĝis navigacio sur la tuta akvosistemo de Pekino 50 km longa. Tio estas granda afero por la chefurbo. Preskau 100-jara maljunulo, akompanate de siaj familianoj, ĝuis la spektaklon ambaŭflanke de la rivero, sidante sur rulseĝo. "Mi neniam imagis al mi, ke mi povas vojaĝi per tia shipo en Pekino," diris la maljunulo.

Por liveri akvon al Pekino kaj protekti ĝian ekologian medion

Mi promenis ĉe la rivero okcidente de Pekino kaj vidis, ke la brike masonita bordo kun skulptitaj balustradoj el blanka marmoro bonorde staras ĉe la rivero. Apude etendiĝas vojo pavimita per ruĝaj brikoj kaj verdas gazono. Proksime de la rivero staras nove konstruitaj loĝdomoj altaj kaj malaltaj. Tie jam malaperis la malaltaj kabanoj kaj rubejoj. La pejzaĝo estas bela, tamen monotona. La balustradoj malhelpas homan tuŝon al la akvo. Antaŭe mi ofte biciklis kun miaj amikoj laŭ la zigzaga bordo. Tiam mi povis laŭvole lavi miajn manojn kaj vizaĝon ĉe la rivero. Plorsalikoj kisis akvon, poploj alte staris kaj libere kreskis arbedo, herboj kaj sovaĝaj floroj. Tie vivis pigoj, korvoj sur arboj kaj en la akvo nais fiŝoj. Vespere de printempo kaj somero audiĝis kvakoj tie kaj ĉi tie. El herboj foje kaj foje saltis leporoj kaj aliaj malgrandaj animaloj. Sed nun la bordo fariĝis vertikala, 1-2 metrojn alta, kaj nur malmulte da ŝtupetaroj kondukas al la akvosurfaco. Tie estas malpermesite naĝi kaj kushi sur gazono.

La rivera bonordigo komencita en 1998 estis aprobita en Pekino kaj samtempe kritikita de fakuloj, kiuj malkontentas pri masonado de la cementa riverlito kaj bordo.

1  2