• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-23 20:55:54    
Personoj de ĉina kaj usona ekonomiaj rondoj taksis ĉinan merkatan ekonomion

cri
En 2004 Ĉinio fariĝis la 3-a granda komerca lando en la mondo, kaj la tutjara eksport-importa komerca sumo superis 1 100 miliardojn da usonaj dolaroj. Sed, ĉar nun plej multaj landoj rigardas Ĉinion kiel nemerkatekonomian landon, tial enirante alilandajn merkatojn, ĉinaj produktoj ofte trafis maljustan kontraŭdumpingan punon. En 2004, Ĉinio estis la lando, kiu suferis plej multajn kontraŭdumpingajn enketojn de la mondo en sinsekvaj 9 jaroj, tio kaŭzis malutilan influon al la ĉina ekstera komerco. Lastatempe en 'Ĉin-Usona Forumo pri Nova Merkata Ekonomio', personoj de ĉina kaj usona ekonomiaj rondoj diskutis pri disvolvo de la sistemo de merkata ekonomio en Ĉinio. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi staton de tio.

La 'Ĉin-Usona Forumo pri Nova Merkata Ekonomio' celas akceli Ĉinion plibonigi la sistemon de merkata ekonomio kaj akceli la mondon agnoski la ĉinan statuson de plena merkata ekonomio. En la forumo vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco sinjoro Li Guixian donis salutvortojn esprimante, ke Ĉinio ĉiam sin dediĉas al la konstruado kaj perfektigo de la sistemo de merkata ekonomio, kaj diversaj landoj de la mondo devas profunde kompreni la kontruadon de la ĉina merkata ekonomio kaj kune akceli la mondan ekonomion:

"Ĉinio disvolvas la merkatan ekonomion, tio alportis grandan profiton al la ĉina popolo, ankaŭ faris kontribuon al la monda ekonomio. Esence same kiel Usono, Eŭropa Unio kaj aliaj landoj kun merkata ekonomio, Ĉinio jam estas lando kun plena merkata ekonomio. Multaj landoj neglektis ĉinan kontribuon al la monda ekonomio, ne profunde studis la ĉinan sistemon pri la merkata ekonomio, sed postulis, ke Ĉinio portu la devon malrespondan al rajto, tio estas maljusta por Ĉinio."

Laŭ konigo, ĉar plej multaj landoj rigardas Ĉinion kiel nemerkatekonomian landon, tial farante kontraŭdumpingan enketon al ĉinaj produktoj, ili ofte kalkulas produktokoston laŭ samspecaj produktoj de la 3-a lando. Ofte la laborforta kosto de la 3-a lando estas pli alta ol tiu de Ĉinio, tio kaŭzis, ke ĉinaj produktoj suferis malracian kaj maljustan kontraŭdumpingan punon. Laŭ la nuna relative populara taksa normo, por distingi ĉu iu lando establis la sistemon de merkata ekonomio, oni ĉefe rigardas ĉu riĉfontoj de la lando estas ĉefe aranĝataj de la merkato, kiomagrade la registaro regas la merkaton kaj entreprenojn, ĉu entreprenoj posedas la rajton de libera konkuro kaj ĉu la financa kaj komerca medioj estas justaj. En ĉi tiuj normoj, la plej ĉefa normo estas la asigna maniero de riĉfontoj kaj la rolo ludata de la registaro en la merkata ekonomio. Pri tio sinjoro Fan Hengshan, estro de la departemento pri sinteza reformado de ekonomia sistemo sub la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato, esprimis, ke nun Ĉinio jam establis la plenan merkatecon de ekonomio:

1  2