• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-23 20:55:54    
Personoj de ĉina kaj usona ekonomiaj rondoj taksis ĉinan merkatan ekonomion

cri

"Nun, la merkatiga grado estas tre alta kiel ajn en la asigno de komercaĵaj riĉfontoj aŭ en asigno de elementoj. En la flanko de komercaĵoj, nur prezaro de kelkaj produktoj estas gvidata de la ŝtato. Laŭ elementoj, escepte de unu aŭ du elementoj estas regataj, la merkatiga grado de elementoj estas jam tre alta. Laŭ la registaro, la antaŭa sistemo pri ekzameno kaj sankcio de la registaro jam esence progresis. Ŝanĝiĝas administraj kampo kaj maniero de la registaro. Nun Ĉinio jam estas la merkatekonomia lando."

En la forumo, ankaŭ personoj el usona ekonomia rondo konfirmis atingojn de la ĉina merkata ekonomio, ili ankaŭ elmetis proponojn pri pluapaŝa perfektigo de la konstruado kaj funkciado de la ĉina merkata ekonomio. Profesoro de Arizona Ŝtata Universitato Arthur Blakemore esprimis, ke la ĉina registaro povas ludi pli grandan rolon en akcelo de libera kaj justa konkuro de entreprenoj en la merkato. Li opiniis, ke Ĉinio bezonas pluapaŝajn rimedojn kaj klopodi por, ke la propra ekonomio havu pli grandan konkuroforton.

Asistana studanto de usona Nacia Buroo de Ekonomia Esploro profesoro Jeffrey Coles esprimis en la forumo, ke Ĉinio bezonas pluapaŝan disvolvon de la kapitala merkato kaj liveri pli oportunan vojon por monkolekto de entreprenoj, samtempe kiel ĉefkorpo de la merkata ekonomio, ĉinaj entreprenoj bezonas pluapaŝan perfektigon de korporacia administra strukturo kaj altigi la konkuran forton:

"En la merkata ekonomio, la kapitala merkato unue uzas riĉfontojn en la plej profita loko, due faras reasignon kaj igas kapitalojn kaj riĉfontojn flui el malaltproduktaj kampoj al altporduktaj kampoj. Por entreprenoj, la kapitala merkato postulas, ke administristoj faru altefikan uzadon, uzu plej bonan teknikon kaj altigu laboran efikon en korporacioj."

Karaj aŭskultantoj, sekve de la senĉesa pliiĝo de la ĉina ekonomio kaj la senĉesa pliiĝo de la kontribuo al la monda ekonomio el la ĉina ekonoimo, pli kaj pli multaj landoj laŭgrade konas la ĉinan sistemon de la merkata ekonomio, nun jam preskaŭ 40 landoj agnoskis la ĉinan statuson de plena merkata ekonomio. La ĉeestantoj de la forumo esprimis, ke la disvolvo de la ĉina ekonomio havas grandan signifon por la kreskado de la monda ekonomio. La senĉesa perfektigo de la merkata ekonomio utilas al garantio al sana, kontinua kaj rapida disvolvo de la ĉina ekonomio, ankaŭ naskos pozitivan influon al la disvolvo de la monda ekonomio.


1  2