• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-29 15:26:59    
Konferenco de azi-eŭropaj ministroj pri financo atentis ĉinan ekonomion

cri
Karaj amikoj, lastatempe en la ĉina norda urbo Tianjin, okazis la 6-a konferenco de azi-eŭropaj ministroj pri financo. Dum la konferenco, altnivelaj oficistoj pri financo el 39 membroj de Azio kaj Eŭropo kaj reprezentantoj de internaciaj financaj organizoj faris vastan diskuton pri profundigo de azi-eŭropaj financo kaj financa kunlaboro kaj akcelo de monda ekonomio. La konferenco de azi-eŭropaj ministroj pri financo unuafoje okazis en Ĉinio, pro tio temoj rilataj al Ĉinio estis varme atentataj de ĉeestantoj.

En la lastaj pli ol 20 jaroj, la ĉina ekonomio ĉiam tenis la kreskan rapidecon je pli ol 9% kaj Ĉinio fariĝis unu el la landoj, kies ekonomio plej rapide kreskas. En 2004, la ĉina eksterkomerca sumo superis 1 100 miliardojn da usonaj dolaroj, la nombro de altiritaj eksterkapitaloj okupis la unuan lokon en la mondo. En siaj salutvortoj en la inaŭguro de la konferenco de azi-eŭropaj ministroj pri financo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke la ekonomia rapida kaj stabila kreskado realigita de Ĉinio per plenumado de la politiko de ekstera malfermo kaj diversaj reformadaj rimedoj utilas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la monda ekonomio:

"De post la plenumado de la politiko de reformado kaj ekstera malfermo, la ĉina ekonomio kontinue kaj rapide kreskas, la sinteza ŝtata forto rimarkinde pliiĝas kaj la vivo de la popolo senĉese estas plibonigata. La ĉina disvolvo dependas al sia propra klopodado, la vasta merkato, riĉaj laborfortoriĉfontoj kaj la plenumado de la reformado kaj ekstera malfermo. La ĉina disvolvo utilas al la stabileco kaj prospero de la propra regiono, utilas al la mondaj paco kaj disvolvo kaj ne minacos nek ĝenos iun ajn landon."

Laŭ konigo, samtempe kun disvolvo, Ĉinio ankaŭ per multaj manieroj senĉese faras kontribuon al la monda disvolvo. Ekzemple, kiel la lando, kiu posedas la plej multan loĝantaron kaj estas la plej granda evoluanta lando de la mondo, solvante vivtenadon de internaj pli ol 200 milionoj da kamparaj malriĉuloj, Ĉinio liveris helpon al redukto de malriĉuloj de aliaj evoluantaj landoj kaj sin deciĉas al la akcelo de internacia kunlaboro ĉi-flanke; en la flanko de akcelo de azia ekonomio, Ĉinio apelacias, ke aziaj landoj profundigu reguligon de ekonomia strukturo, plibonigu investan medion, pliigu reguligan kapablon de makroskopa ekonomio, pluapaŝe malfermu komercon kaj investon kaj tenu la nunan bonan tendencon de ekonomiaj vigliĝo kaj disvolvo. Sinjoro Tae-kyun Kwon, estro de Departemento de Korea Respubliko pri Internacia Financo esprimis intervjuate, ke la ĉina disvolvo enhavas pozitivan signifon por kreskado de azia ekonomio, eĉ de la tutmonda ekonomio.

"La ĉina ekonomio estas pli kaj pli forta, Ĉinio ludas gravan rolon en disvolvo de la rilatoj inter Eŭropo kaj Azio, la rolo estas elstara ankaŭ en la disvolvo de la monda ekonomio. Kiel la najbaro de Ĉinio, Korea Respubliko esperas, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en la monda ekonomia disvolvo."

1  2