• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-29 15:26:59    
Konferenco de azi-eŭropaj ministroj pri financo atentis ĉinan ekonomion

cri

La ĉina influo al la monda ekonomio estas pli kaj pli forta, sekve de tio, iu ajn ago de la ĉina registaro sur la ekonomia kampo estas vaste atentata de diversaj landoj de la mondo. De la lasta tempo, unu el la fokusoj estas la reformado de la kurzo de renminbi. De la lastaj pli ol dek jaroj, Ĉinio ĉiam plenumas la kurzan politikon sekvantan usonan dolaron, sed sekve de senĉesa devaluto de usona dolaro en la lasta tempo, iuj landoj elmetis, ke Ĉinio devas ŝanĝi la nunan kurzoformiĝan sistemon kaj realigi pli flekseblan varian kurzosistemon, kaj postulis, ke Ĉinio finu reformadon en mallonga tempo. En la konferenco de azi-eŭropaj ministroj pri financo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao reasertis la sintenon de la ĉina registaro pri la problemo. Li esprimis, ke laŭ ekonomia disvolvo Ĉinio faros reformadon de kurzoformiĝa sistemo de renminbi, samtempe ankaŭ sufiĉe konsideros influon de la reformado de kurzosistemo de renmibi al najbaraj landoj kaj la monda ekonomio:

"Ĉiuj landoj havas la rajton elekti kurzajn sistemon kaj politikon konformajn al propra stato. Tenado de baza stabileco de la kurzo de renminbi en racia kaj ekvilibra nivelo utilas al la ĉina ekonomio, utilas al ekonomio de najbaraj landoj de la regiono kaj utilas al la stabileco de internacia financo kaj la disvolvo de komerco. En la azia financa krizo en 1997, tenado de la stabileco de la kurzo de renminbi igis najbarajn landojn kaj regionojn redukti perdon, tio estas bona atesto. La reformado de la kurzo de renminbi devas persisti en la principo de aktiveco, regebleco kaj laŭgradeco."

La pozitiva sinteno de la ĉina registaro pri la reformado de la kurzoformiĝa sistemo de renminbi estas konata de plej multaj ĉeestantoj. Dum la konferenco japana ministro pri financo sinjoro Sadakazu Tanigaki kaj ĉina ministro pri financo Jin Renqing faris specialan diskuton pri la kurzo de renminbi. Sadakazu Tanigaki esprimis intervjuate, ke li konvinkiĝas, ke la ĉina registaro klopodas por akceli la reformadon de la kurzo de renminbi.

"La reformado de la kurzo de renminbi devas esti decidata de la ĉina registaro, la totala sumo de la ĉina ekonomio estas tre granda, la kreskado estas tre rapida, kaj ekonomiaj politikoj devas esti regataj de Ĉinio mem. Laŭ mi, la sistemo de la kurzo de renminbi devas esti pli fleksebla. Ĉinio strebos al la direkto, kaj ĉefministro Wen Jiabao jam konfirmis tion per bona maniero."

Parolante pri la reformado de la kurzo de renminbi, Joaquin Almunia, komitatano pri ekonomiaj kaj financaj aferoj de la Komitato de Eŭropa Unio kaj ministro pri ekonomio kaj ekstera komerco de Luksemburgio, esprimis, ke nun troviĝas multaj malekvilibraj problemoj en la monda ekonomia disvolvo, diversaj landoj de la mondo, inkluzive de Ĉinio, devas ludi pozitivan rolon en harmonia disvolvo de la monda ekonomio.

"Por solvi malekvilibrajn problemojn en la monda ekonomio, diversaj landoj devas porti kelkajn taskojn, ekzemple Usono devas redukti nombron de eksteraj ŝuldoj, Eŭropa Unio kaj Japanio bezonas strukturan reformadon por altigi proporcion de ekonomia kreskado. Aziaj landoj, inkluzive de Ĉinio, bezonas pli flekseblan kurzosistemon. Laŭ mi, kiel fari, kiam fari kaj per kia rapideco, tio devas esti decidata de la ĉina registaro."

La konferenco de azi-eŭropaj ministroj pri financo ankaŭ publikigis iniciaton titolitan 'Akcelo de Azi-Eŭropa Pli Intima Financa Kunlaboro'. La iniciato apelaciis, ke aziaj kaj eŭropaj landoj aktive kunlaboru en flankoj de fortigo de financa kapablo kaj konduko de urĝa dialogo por trakti ekonomiajn kaj financajn neatenditajn aferojn.


1  2