• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-29 16:37:55    
Ĝenerala direktoro de Zhongxing

cri
Karaj amikoj, sinjoro Hou Weigui estas ĝenerala direktoro de la ĉina plej granda entrepreno pri produktado de telekomunikaj instalaĵoj---Telekomunika Akcia Limigita Korporacio Zhongxing. Gvidate de sinjoro Hou Weigui, la korporacio Zhongxing foje kaj refoje sukcesis en la internacia telekomunika merkato. En 2004, venda enspezo de transmara negoco de la korporacio Zhongxing superis 1,6 miliardojn da usonaj dolaroj. Parolante pri la estonta disvolvo de Zhongxing, sinjoro Hou Weigui estas plena de fido.

Antaŭ 21 jaroj, vivinte kaj laborinte pli ol 40 jarojn en la ĉina nordokcidento li venis al la ĉina suda urbo Shenzhen kaj servis kiel respondeculo de malgranda kunkapitala entrepreno. Gvidate de li, la entrepreno laŭgrade disvolviĝis, nun ĝi jam estas la giganto en la ĉina telekomunika industrio----Telekomunika Akcia Limigita Korporacio Zhongxing. Nun Zhongxing estas la ĉina plej granda provizisto de radioinstalaĵoj kaj produktoj rilataj al la 3 telekomunikaj kampoj, radio, reto kaj poŝtelefono. En 2004, la venda enspezo de la korporacio superis 30 miliardojn da juanoj de renminbi.

Antaŭ 10 jaroj, tiam internaciaj famaj telekomunikaj korporacioj sinsekve eniris en la ĉinan merkaton, la korporacio Zhongxing elektis eliri Ĉinion kaj rigardis la transmaran merkaton kiel disvolvan ĉefpunkton. Tiam, la jarnegoca enspezo ne atingis 100 milionojn da usonaj dolaroj, sed tiu de plej malgranda konkuranto superis 6 miliardojn da usonaj dolaroj. Por eviti vid-al-vidan konkuron kun internaciaj famaj grandaj korporacioj komence, Zhongxing difinis unuan celon en evoluantaj landoj, en kiujn grandaj korporacioj ne profunde eniris. Komence de suda Azio, la transmara negoco senĉese disvolviĝas al Afriko, orienta Eŭropo kaj suda Ameriko.

La supereco de Zhongxing estas bonkvalita produkto, progresinta tekniko kaj malmultekosta prezaro. Hou Weigui sciigis raportiston, ke la produktokosto de telekomunikaj instalaĵoj multgrade esprimas la koston de studado kaj ekspluato, kaj la supereco de Zhongxing fontas el malalta kosto de studado kaj ekspluato:

"Nun inter niaj personoj pri studado kaj ekspluato, pli ol 6 000 estas magistroj kaj doktoroj, la nombro de personoj pri studado kaj ekspluato jam superis dekmilon. Posedante tian grupon en Eŭropo kaj Ameriko, oni devas pagi pli multan koston ol en Ĉinio. En Ĉinio, teknikistoj estas sufiĉaj, tial ni povas posedi la superecon de altnivela tekniko kaj malmulta kosto en longa tempo."

1  2