• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-29 16:37:55    
Ĝenerala direktoro de Zhongxing

cri

Post eniro en la internacian merkaton, postvenda servado fariĝis la serioza defio antaŭ la korporacio Zhongxing. Por solvi la problemon kaj solidigi malfacile akiritan transmaran merkaton, la korporacio sendis amason da teknikistoj al fremdaj landoj kaj elmetis la celon, ke transmare personoj laŭgrade estu indiĝenaj. Nun la nombro de alilandaj laborantoj jam superis 1 000 kaj la postvenda serva reto troviĝas ĉie. Sinjoro Hou Weigui konigis:

"Ni vere elspezis multan monon por establi la servan reton. Sed ni devas solvi la servadon kaj nepre kontentigi konsumantojn. En Hindio, Pakistano kaj aliaj landoj, en kiujn ni eniris frue, ni jam havas fortan postservan grupon, ekzemple en Hindio, ni havas pli ol 300 laborantojn, interalie preskaŭ 60% estas hindoj, kaj en Pakistano, havas pli ol 400 laborantojn kaj en ili pakistananoj okupis pli ol 70%."

Laŭ konigo, por altigi teknikan nivelon de laborantoj kun fremda civitaneco, la korporacio Zhongxing ankaŭ regule sendas ilin al la ĉefstabejo en la ĉina suda urbo Shenzhen por trejnado.

Gvidate de Hou Weigui, la transmara merkato pli kaj pli vastiĝas, kaj la korporacio Zhongxing eniris en evoluintajn landojn, kiujn internaciaj telekomunikaj potencoj Nokia kaj Siemens longtempe okupis. En la konkuro kun internaciaj potencoj, Zhongxing montras sian forton. En 2004, Zhongxing metis larĝbendajn instalaĵojn, fabrikitajn de Ĉinio, en sportejojn de la Atenaj Olimpikoj kaj fariĝis la unua ĉina korporacio, kiu liveris telekomunikan servadon al Olimpikoj. Ĉifoje konkurantoj estas Alcatel, Siemens kaj aliaj grandaj telekomunikaj korporacioj kaj la tempo longis je 3 jaroj. La greka plej granda telekomunika administra komercisto---Greka Organizo de Telekomuniko estas la ununura komercisto, kiu establis la telekomunikan reton de la Olimpikoj, kiel Zhongxing esprimas sian forton al ĝi, tio estis urĝe solvota problemo de Zhongxing. Ĝenerala direktoro respondeca pri la eŭropa merkato sinjoro Chen Jiang rakontis la solvon de la problemo:

"Tiam la stato estis, ke nur per Greka Organizo de Telekomuniko, niaj instalaĵoj povos eniri en la grekan merkaton. En oktobro de 2002, ni partoprenis en ekspozicio, nia stablo ĝuste estis vid-al-vida al la stablo de Greka Organizo de Telekomuniko, tial ni havis ŝancon kontakti la organizon. Per la ŝanco ni persvadis ilin lasi niajn instalaĵojn por fari pruvon, la rezulto surprizis ilin, nome la funkcio de niaj instalaĵoj estas pli bona ol tiu de la instalaĵoj, kiujn ili uzas."

Kompare kun produktoj de konkurantoj, la kvalito de produktoj de Zhongxing estas sama, sed prezaro estas pli malalta. Pro tio Greka Organizo de Telekomuniko finfine decidis la korporacion Zhongxing konstrui retan inĝenieriaĵon de Atenaj Olimpikoj. Dum la konstrua procezo, la diligento kaj kapablo de teknikistoj de Zhongxing estis laŭditaj de Greka Organizo de Telekomuniko.

La elstara montriĝo de Zhongxing en la konstruado de reta inĝenieriaĵo de Atenaj Olimpikoj akiris bonan famon en la eŭropa merkato. Nun, negoco de Zhongxing disvolviĝas en Francio kaj Germanio. Kaj Zhongxing daŭre iros sur la internaciiga merkato.


1  2