• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-13 16:06:54    
Ĉina antikva navigisto Zheng He

cri

Antaŭ 600 jaroj, en aŭtuno de la jaro 1406, ĉe haveno de Yangzi-Rivero ekstere de ĉefurbo Nankino de la dinastio Ming, alte leviĝis ŝipvelo, la plej granda ŝipbando en tiu epoko en la mondo atendis ordonon por marŝi. La gvidanto de tiu ŝipbando ĝuste estas ĉina fama antikva navigisto Zheng He, kiun ni volas konigu al vi.

Zheng He originale nomiĝis Ma Sanbao kaj naskiĝis en hui-nacieca familio de la provinco Yunnan de sudokcidenta Ĉinio en 1371. Liaj avo kaj patro estis piaj islamanoj kaj sinsekve pilgrimis al Mekko, ili konis staton de malproksima lando kaj estis riĉa je aventura spirito.

En la 10-jaraĝo de Zheng He, okazis akcidento. Zheng He estis kaptita de gardistoj de la imperiestro al la urbo Nankino, kiu troviĝis je milo da kilometroj for el lia hejmloko, kaj servis kiel eŭnuko de la imperiestro. Pro saĝo kaj talento, Zheng He akiris aprezon de la imperiestro, kiu premiis lin per familia nomo Zheng, tiam Ma Sanbao fariĝis Zheng He.

En la epoko en kiu vivis Zheng He, ĉinoj opiniis, ke Ĉinio estas centro de la mondo kaj la imperiestro de Ĉinio estas ĉefo de diversaj landoj en la mondo. Tial kiam Zheng He estis 34-jara, por propagandi la ŝtatan potencon, la imperiestro Zhu Di decidis sendi Zheng He gvidi ŝipbandon por viziti okcidenton. (La sfero ĉefe estis la Hindia Oceano).

Nankino troviĝas ĉe la plej granda rivero de Ĉinio, Yangzi-Rivero, la ŝipfara industrio ĉiam estis tradicia industrio de tiu loko. Laŭ noto de materialoj, ĉirkaŭ Nankino de tiu epoko ekzistis 34 ŝipfabrikoj. Tie koncentriĝis metiartistoj de ŝipa fabrikado de diversaj lokoj de la lando, ili reprezentis la plej altan nivelon de ŝipfabrikada industrio en la mondo. La trezora ŝipo, kiun Zheng He uzis en sia unua navigado, ĝuste estis konstruita tie.

La tiel nomata "trezora ŝipo" estis grandega velŝipo uzita de Zheng He en navigado. Pro porto de tasko de imperiestro, tiuj ŝipoj ne nur estis grandaj sed ankaŭ estis bonkvalite ekipitaj. En 1957, la granda kondukilo elfosita en iu konstrua ruino de "trezora ŝipo" en Nankino longas je 11,7 metroj, kalkulite laŭ tio, la tonelaro de la "trezora ŝipo" de Zheng He maksimume superis mil kaj estis la plej granda marŝipo al fora oceano en la mondo de tiu epoko.

La ŝipbando de Zheng He konsistis el 10 grandaj kaj malgrandaj ŝipoj kaj la nombro de ŝipanoj superis 20 milojn. En tiuj ŝipoj transportiĝis ĉinaj karakterizaj silkaĵoj, porcelanaĵoj kaj aliaj artaĵoj. Atinginte iun lokon, Zheng He do deklaris edikton de la ĉina imperiestro kaj premiis arĝentan sigelilon kaj donacaĵojn al reĝoj de diversaj landoj kaj stimulis ilin kontribui tributon al la dinastio Ming. Tia vojaĝo al okcidento okazis 7 fojojn dum 28 jaroj. En 1435, sur vojo reveninte al la patrolando en la 7-a vojaĝo, pli-ol-60-jaraĝa Zheng He forpasis pro malsano en Hindio. Lia ŝipbando transportis lian kadavron al Ĉinio kaj enterigis lin en suda parto de la monto Niushou, unu el la vidindaĵoj de Nankino.

La detala stato pri vojaĝo de Zheng He okcidenten, inkluzive de ekipaĵoj de la granda ŝipbando, kompleksa naviga linio, riĉaj navigaj tagnotoj kaj ĝenerala stato de transveturitaj landoj kaj regionoj, estis skribe notita. Tamen bedaŭrinde, post forpaso de Zheng He, oficisto respondeca pri tiuj dokumentoj detruis tiujn arkivojn pro envio kaj aliaj kialoj.

1  2