• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-13 16:06:54    
Ĉina antikva navigisto Zheng He

cri

Vojaĝo fare de Zheng He okcidenten okazis antaŭ la monda naviga epoko en la 15-a kaj la 16-a jarcentoj. La ŝipbando de Zheng He plej fore atingis la Ruĝan Maron kaj orientan marbordon de Afriko kaj transveturis pli ol 30 landojn kaj regionojn de la afrika kaj azia kontinentoj. La vojaĝo rompis izolon de ferma geografia medio en la historio de Ĉinio, plivastigis vidkampon de ĉinoj kaj riĉigis geografiajn sciojn de ĉinoj. La navigado fare de Zheng He estis pli frua je duona jarcento ol tiu de alia navigisto Kristoforo Kolumbo (145l-1506).

La vojaĝo fare de Zheng He okcidenten kreis novan epokon de ĉindevenuloj ekspluati sudorientan Azion. Antaŭ lia navigado, en Sudorienta Azio formiĝis loĝejo de iuj ĉindevenuloj, post la vojaĝo de Zheng He okcidenten, komplete malfermiĝis surmara trafiko al diversaj lokoj de Sudorienta Azio kaj altiriĝis amaso da ĉindevenuloj transloĝiĝi al diversaj lokoj de Sudorienta Azio.

La alia heredaĵo forlasita de la vojaĝo de Zheng He okcidenten estas literatura kaj arta. Kvankam historiaj dokumentoj pri Zheng He estis home detruitaj, tamen tio ne malhelpis, ke literaturistoj vivplene priskribis aŭ reaperigis, per dramo, novelo kaj aliaj ĝenoj, la grandiozan staton, ke Zheng He gvidis grandan ŝipbandon kaj transpasis orientan kaj okcidentan hemisferojn de la terglobo.

Aliflanke, ĉinaj modernaj esplorantoj opinias, ke la vojaĝo fare de Zheng He okcidenten estas parada navigado kun Ĉinio kiel centro de la mondo, kaj faris premian komercon kun aliaj landoj, tio reduktis sciencesploran signifon de la navigado de Zheng He. Ĝuste pro tio, post forpaso de Zheng He, nova imperiestro ne havis entuziasmon pri disvastigo de ŝtata prestiĝo ekstermare kaj la naviga afero de Ĉinio malviglis.

Ĉijare estas la 600-jariĝo de navigado de Zheng He, Ĉinio okazigas serion da celebraj aktivadoj memore al kontribuo de Zheng He al la monda navigado kaj al paca kaj amikeca interfluo de Ĉinio kun la mondo.


1  2