• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-13 16:28:27    
Espero de ĉinaj kamparanoj: liveri multan helpon kaj redukti diskriminacion

cri
42-jara kamparano Jiang Linyuan funkciigis motorveturilon 3 horojn, matene venis al legoma pograndvenda merkato en la ĉina orienta urbo Dalian, kaj esperas vendi legomojn por bona gajno.

Distance de la merkato je malpli ol 2 kilometroj, ĝuste estas la hotelo, kie delegitoj ĉeestantaj al la neoficiala malgranda ministronivela konferenco de la Monda Komerca Organizo loĝas. En la 2-taga konferenco, unu el la ĉefaj temoj estas la komerco de agrikulturaj produktoj. Fakte, la agrikultura problemo ĉiam estas unu el la ĉefaj temoj, kiuj havas plej grandan diverĝon, en la nova intertraktado—doha-raŭnda intertraktado de la Monda Komerca Organizo.

"Se mi povos vendi legomojn eksterlande, eble gajnos pli multan monon." Jiang Linyuan ridis kaj diris, sed ne ekzistas la vojo, li sentis, ke la temo de la konferenco portempe estas fora al li.

Sed por sinjoro Zheng Quanren, la debato de ministroj estas tre proksima al li. La kamparano de la ĉina orienta urbo Dalian ŝanĝis sian legoman kampon kiel parton de 'internacia kuirejo' antaŭ kelkaj jaroj. Ĉina brasiko estas kuirita kiel akra ĉina brasiko kaj metita sur manĝtablon de Korea Respubliko, aliaj legomoj estis venditaj al Japanio. Per tio, 51-jara Zheng Quanren povas enspezi dekmilojn da juanoj de renminbi, ankaŭ pro tio, li estas tre sentiva pri ŝanĝiĝo de la internacia merkato, ŝatas viziti internacian reton. Ĉiutage li vidas novaĵojn. "Ĉu evoluintaj landoj povas liveri pli multajn novajn teknikistojn kaj novajn specojn al kamparanoj de evoluantaj landoj kaj instali malpli multajn murojn?" Zheng Quanren demandis.

Fakte, kun 900 milionoj da kamparanoj el la 1,3-miliardoj da loĝantaro Ĉinio ĉiuflanke integriĝas en la mondan komercan sistemon. Post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la ĉina loko en la vico de la tutmonda komerco daŭre leviĝas per la rapideco de leviĝo je unu loko ĉiujare. Laŭ statistiko, en 2003 ĉina eksport-importa sumo atingis 850 miliardojn da usonaj dolaroj, en 2004 atingis 1154,7 miliardojn da usonaj dolaroj kaj en antaŭaj 5 jaroj de 2005, la ĉina eksport-importa totala valoro atingis 522,78 miliardojn da usonaj dolaroj.

1  2