• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-13 16:28:27    
Espero de ĉinaj kamparanoj: liveri multan helpon kaj redukti diskriminacion

cri

Samtempe kun tio, Ĉinio estas profunde ĝenata de komerca konflikto. Laŭ statistiko de la Monda Komerca Organizo, de la fondiĝo de la Monda Komerca Organizo, esploro pri ĉinaj produktoj en kontraŭdumpinga juĝafero de membroj okupas preskaŭ seponon de la totalo. Ĉinio jam estas la lando en sinsekvaj 9 jaroj, ke ĝi suferis de plej multaj kontraŭdumpingaj esploroj en la mondo. En la unua duono de la kuranta jaro, komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj tiu inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio pli multe intensigas la tendencon.

"Evoluintaj landoj diskriminacias nin, Eŭropa Unio prohibis eniron de ĉinaj birdaj ovaĵoj, altkvalita ovopulovro produktita de ni kaj Danio nur estas vendata al landoj ekster Eŭropa Unio. En la hodiaŭa tutmonda ekonomia integriĝo kaj merkata tutmondiĝo, mi ne komprenas la kialon?" diris kamparana entreprenisto de Dalian sinjoro Han Wei.

Nun la kamparano posedas la azie plej grandan modernan kokobredejon kaj bazojn de verda manĝaĵo, pli ol 2 mil kamparanoj laboras en lia entrepreno kaj tenas trankvilan vivon pro tio.

"Mi esperas, ke ministroj, kiuj ĉeestas al la intertraktado de la Monda Komerca Organizo, precipe ministroj pri komerco de evoluintaj landoj, ne diros nur imponajn vortojn sed faros multajn efektivajn agojn, per la maniero de senpartia komerco helpi evoluantajn landojn kaj malriĉulojn en la landoj. Kaj ili ne devas kiel eble instali diversajn murojn kaj eviti sian portendan devon." 48-jara Han Wei diris.

La kamparana entreprenisto esprimis ankaŭ, ke la malfermo de merkato estas reciproka. Observante la regularon de la Monda Komerca Organizo, oni povos atingi duoblajn gajnojn. Li aktive klopodas por establi ĉinan asocion pri agrikulturaj produktoj, "celas pledi por rajtoj al la Monda Komerca Organizo kaj protekti laŭleĝajn interesojn de ĉinaj kamparanoj, kiam okazos komerca konflikto pri agrikulturaj produktoj inter Ĉinio kaj aliaj membroj de la Monda Komerca Organizo en la estonteco, precipe kiam ĉinaj kamparanoj suferos maljustan trakton."


1  2