• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-14 15:00:37    
Kunlaboro inter entreprenoj akcelis ekonomion de ĉina provinco Hunan

cri
Karaj amikoj, de la lastaj jaroj tenante rapidan kaj stabilan kreskadon de ekonomio, Ĉinio atentas realigi ekvilibran disvolvon de la tutlanda ekonomio. Hodiaŭ ni kune vizitu la ĉinan mezan provincon Hunan, vidu kiel la loka registaro per akcelo de kunlaboro inter entreprenoj strebas al komuna disvolvo.

La nordo de la provinco Hunan estas proksima al la ĉina plej longa rivero Jangzi-rivero, la sudo proksima al marborda evoluinta provinco Guangdong, tial la provinco estas la grava vojo kaj trafika artiko liganta ĉinajn orientajn marbordajn regionojn kaj mezokcidentajn regionojn. En Hunan, troviĝas 5 fervojoj kaj pli ol 70 ŝtatonivelaj kaj provinconivelaj ŝoseoj, ankaŭ ekzistas dekmiloj da kilometroj de kanaloj kaj dekoj da aeraj linioj. Tio kreis tre favoran kondiĉon por la disvolvo de hunan-a ekonomio.

Sed en multaj jaroj, la provinco Hunan estis fama pro agrikulturo. Por rapidigi ekonomian disvolvon, la provinco Hunan elmetis strategian celon, ke stabiligante grenan produktadon oni akcelu industriigon, urbigon kaj ŝanĝu manieron de ekonomia kreskigo.

Estro de la provinco Hunan sinjoro Zhou Bohua konigis intervjuate:

"Kiel la granda agrikultura provinco kun granda loĝantaro, Hunan marŝu al ekonomia potenco, ĝi certe devas per industriigo akceli agrikulturan industriigon kaj urbigon."

La unua problemo ankaŭ Hunan en la vojo de disvolvo de industrio estas kiel oni ŝanĝu malprogresintan tradician industrian situacion. En miloj da ŝtataj entreprenoj, potence grandaj kaj mezaj entreprenoj okupas malpli ol trionon. La malsupereco de la strukturo en la moderna entreprena konkuro estas tre evidenta. Pri la stato, Hunan elmetis la ideon, per entreprena federaciigo realigi reciprokan suplementon de superecoj kaj komunan disvolvon. En Changsha, la ĉefurbo de la provinco Hunan, mekanika fabriko Grupo Zhonglian aĉetis Grupon Puyuan, tio ĝuste estis realigita laŭ la ideo.

La Grupo Puyuan estas malnova entrepreno en la ĉina inĝenieriaĵa kaj mekanika produktado, la produkta povo estas forta sed produkta tekniko kompare malprogresinta, en 2002 la venda enspezo de la grupo atingis 800 milionojn da juanoj de renminbi, sed la interezo estis nur kelkaj milionoj da juanoj de renminbi. La Grupo Zhonglian, kreita de Changsha-a Konstrua kaj Mekanika Esplora Instituto, ĝuste estas malsama, ĝi posedas potencan scienc-studan forton, en 2002 ĝia venda enspezo atingis 600 milionojn da juanoj de renminbi, kaj la interezo atingis 200 milionojn da juanoj de renminbi. Produktoj de la grupo Zhonglian estas popularaj, sed la produktokapablo estas lima, la disvolvo ankaŭ estis bremsita.

Propraj superecoj kaj bezonoj liveris bonan bazon por, ke la 2 grupoj kuniĝu. Vicestro de la urbo Changsha sinjoro Liu Xiaoming diris:

"En riĉfontoj, la 2 entreprenoj havas proprajn superecojn kaj mankojn, kombino de la 2 entreprenoj povas reciproke plenigi mankojn kaj atingi la efikon: ke unu plus unu superas du."

1  2