• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-14 15:00:37    
Kunlaboro inter entreprenoj akcelis ekonomion de ĉina provinco Hunan

cri

Kombino de la 2 entreprenoj estis la tiama plej granda reorganizo en la ĉina mekanika inĝenieriaĵa industrio. Post la reorganizo, la grupo Puyuan ricevis fortan teknikan kaj kapitalan subtenon el la grupo Zhonglian. En 2004, ĝia interezo superis la sumon de la lastaj 15-jaraj interezoj. La grupo Zhonglian ricevis potencan fabrikan povon, en 2004 ĝia venda enspezo superis 4,5 miliardojn da juanoj de renminbi, ili realigis ambaŭflankajn gajnojn.

Akcelado de kombino inter fortaj entreprenoj estas unu el la rimedoj de la provinco Hunan por akceli formoŝanĝon de ekonomia strukturo, cetere, per bonkvalita kapitalo Hunan altiras transmarajn investantojn, akcelas kunlaboron inter propraj entreprenoj kaj translandaj korporacioj kaj realigis rapidan disvolvon.

La 1-an de la lasta decembro, hunan-a akcia limigita korporacio Zhongqi Changdian kaj la plej granda liveranto de aŭtaj instalaĵoj de la mondo, germana korporacio BOSCH subskribis interkonsenton. La korporacio BOSCH aĉetis fabrikojn de motoro kaj generatoro de Zhongqi Changdian, la korporacio Zhongqi Changdian liveras pecojn al BOSCH, formiĝis la strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter la du flankoj.

La korporacio Zhongqi Changdian estas la ĉina fama entrepreno de produktado de aŭtaj pecoj, posedas ŝtatan ekzamenan laboratorion de aŭtaj motoro kaj generatoro. Kial la grupo Changdian kunlaboras kun ekstera komercisto per plej bonkvalitaj havaĵoj? Ĝenerala direktoro sinjoro Zhang Guocai sciigis raportiston, ke tio celas disvolvi superecon, plenigi mankon kaj ludi proprajn superecojn. Li diris, ke en 2010 la negoco de livero de pecoj al BOSCH alportos jaran vendan enspezon je 1,2 miliardoj da juanoj de renminbi. Sinjoro Zhang diris:

"Tekniko de niaj produktoj fontas el BOSCH, tial se BOSCH ne estas nia partnero sed konkuranto, ni certe malvenkos ĝin. Sekve de tio, ke BOSCH disvolviĝas en Ĉinio kaj rigardas Ĉinion kiel sian tutmondan liveranton, mi sentis, ke en la estonteco la ebleco de plifortiĝo de Changdian estos pli granda, ankaŭ la tempo estos pli rapida."

Laŭ konigo, en la kunlaboro inter Changdian kaj BOSCH, koncernaj fakoj de la provinco Hunan ludis gravan rolon, ĝuste pro la akcelo de registaraj fakoj, Zhongqi Changdian prenis sian plej kernan havaĵon por altiri komerciston, tio pliigis altiran forton al ekstera investo. Estro de la provinco Hunan Zhou Bohua konigis:

"La plej fundamenta normo de iu ajn investo estas, ke la investo alportos sufiĉan profiton, tio decidis la plej bazan kondiĉon de la veno de strategiaj investantoj, tial ni devas preni plej superecajn ŝtatajn entreprenojn kaj famajn markojn de Hunan por altiri komercistojn, kapitalojn kaj fari kunlaboron pri proprieta reformado."

Sinjoro Zhou diris, ke en 2010 grande pliiĝos la industria ĝenerala teknik-krea kapablo de Hunan kaj tradiciaj industrioj ĉiuflanke realigos teknikan altiĝon kaj strukturan pliboniĝon, tiam Hunan estos la ekonomia potenco kun evoluintaj agrikuturo kaj industrio.


1  2