• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-21 17:53:15    
Mistera Lugu Lago (2)

cri
VIRINOJ "LIBERAJ"

Matene de la sekvanta tago, mi iris boati al la insuleto sur la lago. Sur Lugu-lago 50 kvadratajn kilometrojn vasta troviĝas 5 insuletoj. Nur sur unu el ili estas templo.

La pirogo longas 3 metrojn kaj larĝas 1 metron. La lokanoj nomas ĝin "porka trogo". Ĝi iras rapide kaj stabile. Sidis sur la pruo mosuo-a knabino en rozkolora jupo kaj kun silkaj kapornamaĵoj. Sur ŝia sunbruna vizaĝo brilis paro de klaraj okuloj. "Bonvolu kanti," mi petis. Ŝi ne hezitis, levis la kapon kaj ekkantis: "Rapide pasas tagoj post tagoj, kune ĝojas ni kaj gastoj..."Ŝia bela voĉo akordis kun la lirlado.

Emocie la knabino kantadis, kaj la junulo, kiu sidis sur pobo, kun rideto rigardis ŝin. Li nomiĝas Aĝaŝi, aĝas 30 jarojn. Li sciigis min, ke se mosuo-aj gejunuloj amas unu la alian, do la junulo povas loĝi ĉe la knabino nokte. En la mosuo-a lingvo tiaj geamantoj nomas unu la alian "ashja-o" Aĝaŝi sinsekve kuŝis kun 7 aŝja-oj. Li tute ne hontis, parolante pri tio. Laŭ la mosuo-a kutimo oni rajtas ŝanĝi sian aŝja-on, sed estas malpermesate kaj mallaŭdinde samtempe loĝi kun du aŝja-oj. Aĝaŝi havas konstantan aŝja-on, post kiam ĉi tiu naskis infanon. Liaj fratinoj portis donacojn al la infano por agnoski ke tiu estas ilia nevo. Nur tiam la gepatroj kaj najbaroj de la junulino sciis, kiu estas la patro de la infano. Nun li havas 3 infanojn, kiuj ne bezonas lian vivtenadon. Li ofte vizitas siajn infanojn kaj donas al la edzino ian helpon. Tio estas mosuo-a moro. Adiaŭante sian junan aghon, ĝenerale dirite, oni havas konstantan aŝja-on.

"Fraĉjo, prenu la floron plej grandan, plej ruĝan. Memoru, sur du boatoj samtemp' ne staru." La knabino daŭrre kantis. Lau la mosuo-a kutimo, ne nur la viroj, sed ankaŭ la virinoj rajtas libere elekti sian aŝja-on plurfoje. Ili fermas sian pordon al la viro ne plu plaĉa.

1  2