• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-21 17:53:15    
Mistera Lugu Lago (2)

cri

DIOJ ADORATAJ

Virinoj ludas ĉefan rolon en la mosuo-a socio. Ili nomas la monton ĉe Lugu-lago "Ina Monto" kaj la lagon "Patrina Maro en Montaro". Ŝajne ĉio ĉe Lugu-lago havas nuancon virinan. Tial iuj rigardas la lokon kiel "la lastan terenon de matriarka kulturo".

Sed pli detale koninte la vivon de mosuo-oj, oni trovos, ke ili havas ion pli adorindan ol virino.

En tiu ĉi izolita loko s-ro Ruheng Gonga estas erudicia. Li vizitis multajn lokojn eksterajn. Li konstruis belan "Mosuo-an hotelon" ĉe la lago por servi al turistoj kaj vizitantoj. En lia hejmo mi vidis nove aĉetitan televidilon. Maldika Gonga havas nur unu aŝja-on. Ĉar la familio de lia edzino bezonas lian helpon, tial li vivas en sia bopatra domo. Tio estas escepto en la loko. Se mosuo-oj loĝas en aliaj lokoj, ili do observas monogamion.

Gonga kredas je lamaismo. Ni vizitis la sutran halon en la dua etaĝo de lia domo. En la niĉo estis multaj budhaj statuoj kaj fotoj de religiaj gvidantoj. Lumis buteraj lampoj el kupro. La sutra halo estas pli luksa ol la gastoĉambro. Poste mi informiĝis, ke ĉiu mosuo-a familio havas sutran halon, ili kredas ne nur je lamaismo, sed ankaŭ je aliaj primitivaj religioj: Ili kultas dion de fajrejo por multiĝo de la familianoj, kultas prapatrinon antaŭ manĝoj, kultas dion de forno k.a.

Plej interesis min du kolonegoj en la gastoĉambro. La kolonego dekstra de la fajrejo estas "Ina kolono" kaj la maldekstra "Vira kolono". El tio mi rimarkis: kvankam mosuo-oj havas matriarkan koncepton, ili tamen komprenas, ke kompleta familio konsistas el viro kaj virino


1  2