• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-22 17:50:28    
Naturparko Shennongjia (1)

cri
En la okcidenta parto de Hubei-provinco, centra Ĉinio, estas naturparko en alta montaro, longatempe izolita. Pro tio la natura medio kaj ekologia sistemo ne estas detruitaj, kaj abundas flauroj kaj faunoj. Nun en la naturparko vivas raraj bestoj kaj plantoj propraj al Ĉinio. En ĝi oni sentas sin kvazaŭ en mistera mondo.

Ĝi estas la naturparko Shennongjia.

MISTERA MONDO

Shenongjia estis la nomo de montpinto, poste de montaro kaj nun de administra distrikto de Hubei-provinco. Tie 3 252 kvadrataj kilometroj estas kovritaj de arboj. En 1986 ĝi estis difinita kiel ŝtatnivela naturparko. En 1990 Unesko enlistigis ĝin en la reton por protekti la homojn kaj biosferon. Komence de 1994 ĝi estis malfermita al alilandaj turistoj. Japanio, Britio, Usono kaj aliaj landoj jam raportis ĝin en televizio kaj ĵurnalo.

Shennongjia estas interregiono de la alpa regiono de okcidenta Ĉinio kaj la ebenaĵo de orienta Ĉinio. Tie kreskas diversaj flauroj kaj ĝi estas konata kiel ĉina genobanko de gravaj estaĵoj. En la naturparko estas trovitaj 2 638 specioj da raraj vegetaloj, 33 el kiuj estas propraj al la naturparkoj; 334 surteraj vertebruloj, pli ol 50 el kiuj estas protektataj de la ŝtato. Aparte menciindas, ke en la naturparko vivas blankaj ursoj, cervoj, serpentoj kaj aliaj dekkelkaj blankaj bestoj. Kaj la ĝis nun ankorau ne malkovrita enigmo pri sovaĝaj homoj forte allogas multajn esplorantojn al la naturparko.

Meze de majo ni nauope venis al Shennongjia per ŝoseo konstruita en la 60-aj jaroj. Enirinte la naturparkon, ni sentis kvietan primitivecon kaj ĝuis la belan primitivan pejzaĝon.

En la naturparko la diferenco de altitudo estas pli ol 2 700 metroj, la areo kovrita de arboj -- granda kaj pluvo -- sufiĉa. Dank' al tio, tie tutjare ŝvebas nuboj en la aero. Post pluvo la montpintoj kaj arboj jen vidiĝas jen malvidiĝas en la densaj nebuloj.

En Shennongjia la turisma riĉfonto ankoraŭ ne estas ekspluatita. Tie staras majestaj montpintoj, kruciĝas riveroj kaj ĉarmas grotoj, kiaj groto kun naĝantaj fiŝoj, tiu kun glacio formiĝinta en varma somero kaj tiu jen varmiĝanta jen malvarmiĝanta kaj la rivero leviĝanta trifoje ĉiutage.

1  2