• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-22 17:50:28    
Naturparko Shennongjia (1)

cri

VERDA TREZOREJO

La arboj de Shennongjia plejparte kreskas en senhomaj regionoj. Ni eniris en la arbaron for de la urbeto je kelkdek kilometroj. Tie ĉefe kreskas abioj. La krono de abio kun trunko longa je malpli ol dek metroj riĉas je folioj kaj branĉoj, unuj sur aliaj. Rigardate de fore, ĝi aspektas kiel verda turo kaj rigardate de proksime, kiel giganta ombrelo.

Enirinte en la arbaron, ni vidis flaŭron buntan kaj klartavolan. La abioj formas la unuan tavolon kaj betuloj kaj kverkoj la duan. La arboj plejparte estas ĉirkaŭvolvitaj de lianoj. En la sezono, en kiu disvolviĝas floroj, sur la arboj punktas multaj floroj, ke oni eĉ ne povas distingi, ĉu floras arboj aŭ lianoj. La tria tavolo estas formita de diversaj arbedoj. Inter ili kushas falintaj arbegoj, sur kiuj kreskas muskoj kaj diverskoloraj fungoj. La plej malalta tavolo estas formita de likenoj, kiuj tapiŝas la teron.

Menciindas la surfaco de la tero en la arbaro, kovrita de humo dekojn da cm dika. Sur ĝi oni sentas sin kvazaŭ sur spongo. Ĝi konsistas el tri tavoloj, la supra konsistas el oranĝkoloraj velkintaj folioj kaj branĉoj, brunaj radikoj de herboj kaj nigra huma materio, tiklanta la nazon.

En la arbaro de Shennongjia plej okulfrapas pinglarboj. Ili tutjare verdas kaj donas bonkvalitan lignon. El tiuj pingarboj la plej tipa estas la ĉina abio. Tie ni vidis pli-ol-mil-jaran cugon kun alteco de 36 metroj kaj dikeco de 2.38 metroj. Ĝi kovras areon de 120 kvadrataj metroj kaj ni sesope ĝin brakumis mano en mano.

En Shennongjia ankoraŭ vivas arboj, kiuj jam pereis en multaj aliaj lokoj. Ili estas rigardataj kiel vivaj fosilioj. Meze de majo, kiam floris davidioj (Davidia Involucrata), ni vidis monoikan davidion sur montodeklivo, kun ruĝa ovario grajnoforma kaj du laktoblankaj petaloj ambaŭflanke de la ovario. Kiam la petaloj flirtis en zefiro, ĉiu floro aspektis kiel blanka kolombeto kun disvolvitaj flugiloj. La floroj sur la davidio estis kvazaŭ dancantaj kolombetoj. Davidioj estas tre malmultaj en Ĉinio, tamen oni sukcesis en kulturado de iliaj plantidoj.


1  2