• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-22 17:53:49    
Naturparko Shennongjia (2)

cri
PARADIZO DE SOVAGHAJ BESTOJ

Dank' al siaj bona situo kaj densaj arbaroj Shennongjia estas konata kiel paradizo de sovaĝaj bestoj. Koncerna esploro montris, ke en ĝi vivas almenaŭ 70 specoj da bestoj, pli ol 190 specoj da birdoj kaj 35 speccoj da fiŝoj. 31 el ili estas protektataj de la ŝtato.

La plej menciinda el la raraj bestoj en Shennongjia estas orhara simio. Orharaj simioj vivas ĉefe en la montaro de sudokcidenta Ĉinio, tamen ankaŭ en Shennongjia. Tie orharaj simioj estas multspecaj kaj grandnombraj. Sed ne ĉiuj havas la ŝancon vidi ilin en la montaro. Forlasonte la naturparkon, ni bedaŭris, ke ni ne vidis ilin. Feliĉe, ĝuste tiam lokanoj portis al ni orharan simion, kiun ili savis el rivero.

La lokanoj purigis la vundon al la simio kaj portis ĝin al koncerna departemento.

La orhara simio havas brilajn okulojn, alten leviĝantan nazon kaj iom elstaran buŝon. La haroj sur la ŝultroj estas blondaj, tiuj sur la dorso skarlataj kaj tiuj sur la ventro ovoflavkoloraj. Ĝuste pro tio, la mono por prunti unu orharan simion estis 200 mil usonaj dolaroj, kiam ĝi estis ekspoziciota en Usono.

Cirkulas multaj legendoj pri birdoj en Shennongjia. Lau legendo, la orpluma hirundo kun mallonga beko vojgvidis Yandi, la prapatron de la ĉina nacio, en lia kolektado de droĝerboj en Shennongjia. Dank' al ĝia helpo, Yandi neniam perdis la vojon.

La plej alta groto en Shennongjia estas loĝejo de orplumaj hirundoj. Ĉe la aperturo prosperas herboj kaj en- kaj elflugs miloj kaj miloj da hirundoj, kun mirinda rapideco. Enirinte la groton, ni vidis plenan mallumon kaj aŭdis gutadon de akvo kaj sibladon fare de la flugantaj hirundoj. Helpe de poŝlampo ni vidis hirundajn nestojn dense lokitajn sur la supro de la groto.

La malgrandaj orplumaj hirundoj origine estis marhirundoj.Ĝis hodiaŭ oni ankoraŭ ne povas kompreni, kial ili vivas en montaro, manĝas insektojn kaj faras neston el herboj.

1  2