• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-22 17:53:49    
Naturparko Shennongjia (2)

cri

SOLVOTAJ ENIGMOJ

En Shennongjia multaj enigmoj en estas solvitaj. Unu el ili estas, ĉu vivas sovaĝaj homoj en Shennongjia. Pri tio ni aperigis artikolon en la n-ro 7 de EPCH en 1981. Tamen la enigmo ankoraŭ ne estas solvita ĝis nun.

Alia enigmo en ĝi estas, ke multaj blankaj bestoj vivas en Shennongjia.

En Shennongjia oni jam trovis dekkelkajn specojn da blankaj bestoj. Komence oni vidis blankan urseton en la 50-aj jaroj, kaj poste blankajn ursojn. En la 70-aj jaroj ĉinaj esplorantoj vidis tie blankajn serpentojn, strigojn, cervojn kaj aliajn. Pli poste, estis trovita blanka testudo. Tio ege mirigis ĉinajn fakulojn, ĉar nenie en la mondo vivas tiel multaj specoj da strangaj blankaj bestoj, kiel en Shennongjia.

El la blankaj bestoj de Shennongjia la plej fama estas blanka urso. En la muzeo de Shennongjia estas eksponataj specimenoj de blankaj muntiakoj (Muntiacus), pigoj kaj lutroj. En Shennongjia mi vidis ankaŭ tutkorpe blankan araneon. La aspekto estas sama kiel tiu de alispecaj araneoj.

Neniu scias, kiom da enigmoj ankoraŭ ne estas solvitaj en Shennongjia. Por la administrantoj de la arbaro la plej grava tasko estas bone teni ĝian primitivecon. Pasintece, pro senbrida hakado de arboj, la tieaj riĉfontoj, flaŭro kaj medio estas pli-malpli detruitaj.

En 1985 la arbara administracio de Shennongjia ellaboris politikon pli bone protekti la arbaron kaj samjare la kvanto de hakitaj arboj reduktiĝis je duono. Por bone protekti naturajn pejzaĝojn kaj rarajn arbojn oni arbarizis 17 700 hektarojn da montoj kaj blokis 15 600 hektarojn da montoj. Kaj nun en ĝi orharaj simioj, davidioj kaj aliaj bestoj kaj plantoj multiĝas jaro post jaro.


1  2