• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-27 15:52:15    
1-a granda detala entrepreno de la mondo en Ĉinio

cri
Antaŭ pli ol 40 jaroj, usonano nomiĝanta Sam Walton entreprenis butikon de ĉiutagaj necesaĵoj en urbeto de sia hejmloko, la butiko nomiĝas Wal Mart. Per evoluado en la lastaj dekoj da jaroj, la butiko jam estas la unua granda detala entrepreno en la mondo, kies jara venda sumo superis 280 miliardojn da usonaj dolaroj. En 1996, Wal Mart oficiale eniris en Ĉinion. Nun, 9 jaroj pasis, kia la stato de Wal Mart en Ĉinio? Por konformi al la ĉina merkato, kiajn ŝanĝiĝojn ĝi faris?

Same kiel siaj ĉenbutikoj en diversaj lokoj de la mondo, ĉenbutikoj en Ĉinio de Wal Mart posedas la helkoloran markon Wal-Mart. Normale, specoj de komercaĵoj vendataj en aĉetplaco de Wal Mart superis 20 mil; membrobutikoj liveras komercaĵojn el diversaj lokoj de la mondo por klientoj kun alta konsuma nivelo kaj kvartalobutikoj celas liveri oportunon al loĝantoj de najbaraj kvartaloj. Malgraŭ la maniero, butikoj de Wal Mart havas bonan aĉetmedion kaj servadon.

Sur la detala kampo, ĉu la prezaro havas superecon, tio estas la grava faktoro decidanta sukceson de entrepreno. Wal Mart ĉiam promesis al klientoj, ke 'prezaro estas malgranda ĉiutage'. Ĝenerala direktoro pri eksteraj aferoj de la korporacio Wal Mart sinjoro Xu Jun konigis ĉi-flankan staton:

"En ĉiutaga funkciado, ni ŝparas ŝpareblan koston de ĉiu programo, inkluzive de kosto por lui subteran spacon, cedas interezon el la ŝparado de kostoj en funkcia, ofica kaj mastruma ĉeneroj al konsumantoj, kaj igas konsumantojn ĝui longtempan praktikan bonaĵon en Wal Mart."

Por iu ajn tutmondiĝa entrepreno, la kapablo konformi al diferencaj merkatoj de la mondo estas unu el la necesaj kvalitoj. Sinjoro Xu Jun sciigis raportiston, ke nun en 10 landoj de la mondo Wal Mart posedas pli ol 5 000 magazenojn kaj ĉiusemajne akceptas ĉirkaŭ 140 milionojn da homfojoj. Sed en iu ajn filio, laŭ lokaj merkato, kultura fono kaj konsuma kutimo Wal Mart faris desegnon kaj planon por magazenoj kaj klopodas por kontentigi lokajn konsumantojn. Sinjoro Xu Jun diris, ke la elekto de loko de magazenoj en Ĉinio ĝuste estas unu el la plej tipaj ekzemploj.

"En Usono, magazenoj de Wal Mart ĝenerale estas instalitaj en ĉirkaŭurbo, ĉar tio estas tre populara, ke per aŭtoj usonaj konsumantoj venis al Wal Mart, sed en Ĉinio, multaj magazenoj estas instalitaj en urboj, ĉar nun ĉinaj konsumantoj venis al magazenoj ĉefe per paŝado, busado kaj biciklado."

Propralokigo de entreprenaj laborantoj estas la alia trajto de Wal Mart en Ĉinio. Laŭ konigo, nun ĉiuj magazenoj kaj centroj de aĉeto kaj distribuo de Wal Mart en Ĉinio tute estas administrataj de ĉinaj laborantoj. Vicĝenerala direktoro de Wal Mart sinjoro John B. Menzer diris:

"En Ĉinio ni jam havas 25 000 laborantojn, estroj de ĉiuj magazenoj estas ĉinoj. Nur 5 homoj inter laborantoj estas fremdlandanoj, en Wal Mart ĉinaj laborantoj povas altiĝi en tekniko kaj kapablo, ankaŭ disvolviĝi en posteno."

1  2