• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-27 15:52:15    
1-a granda detala entrepreno de la mondo en Ĉinio

cri

Pri la propralokiga agmaniero de Wal Mart, profesorino de instituto pri internaciaj ekonomio kaj komerco sub Ĉina Eksterkomerca Universitato Zhu Mingxia diris, ke dungo de lokaj laborantoj utilas al altigo de pozicio de Wal Mart en klientoj kaj redukto de distanco kun klientoj, tio estas tre grava por detalaj entreprenoj. Samtempe, ŝi proponis, ke en administra tavolo de Ĉinio Wal Mart enkonduku pli multajn propralokajn talentulojn.

"Laŭ administra tavolo, Wal Mart ne vere realigis propralokigon, estroj de filioj de Wal Mart en Ĉinio estas ĉinoj, sed altnivelaj administristoj en Ĉinio ankoraŭ estas usonanoj, mi sentas, ke laŭ la administra tavolo Wal Mart devas fortigi partoprenan gradon de ĉinoj, ĉar por internaciaj entreprenoj la plej granda muro estas kultura faktoro, kadre de tio entreprenoj devas konsideri pliigi lokajn talentulojn en la administra tavolo."

Wal Mart okupas la unuan lokon de tutmondaj detalaj entreprenoj, la grava kialo estas, ke ĝi posedas perfektan sistemon de loĝistiko kaj sendo. Nun en Ĉinio Wal Mart instalis 2 modernigajn centrojn de loĝistiko kaj aĉetado, ili troviĝas respektive en ĉinaj urboj Shenzhen kaj Tianjin. Vicĝenerala direktoro de Wal Mart sinjoro John B. Menzer sciigis raportiston, ke la progresintaj centroj ne nur helpas al Wal Mart redukti koston, sed ankaŭ helpas al la liverantoj de Wal Mart altigi funkcian efikon:

"Ni donas plej bonan teknikon al liverantoj por igi ilin kune disvolviĝi kun ni, per komputila sistemo en la centroj, liverantoj povas ĉiam trovi vendan staton de siaj komercaĵoj en magazenoj kaj tiel laŭ la stato racie aranĝi sian produktadon."

Nun, la aĉetokvanto de Wal Mart en Ĉinio okupas la unuan lokon de la transmara aĉetokvanto de la korporacio. Vicĝenerala direktoro de Wal Mart sinjoro John B. Menzer esprimis, ke sekve de la disvolvo de Wal Mart en Ĉinio, pli kaj pli da ĉinaj propralokaj liverantoj aliĝos al la tutmonda aĉetoreto de Wal Mart:

"En 2004, per rekta kaj malrekta manieroj en Ĉinio Wal Mart aĉetis je 18 miliardoj da usonaj dolaroj komercaĵojn por vendi ilin en tutmondaj magazenoj de Wal Mart. En la estonteco Wal Mart daŭre vastigos aĉetadon en Ĉinio, tio estas la espero de klientoj de Wal Mart, klientoj esperas bonkvalitajn kaj malmultkostajn komercaĵojn kaj bonan servadon, la aĉetoĉeno de Wal Mart helpas, ke ĉinaj komercaĵoj estas akceptataj de pli multaj klientoj de la mondo. Ni esperas ankaŭ, ke la aĉetado en Ĉinio povos stimuli ĉinan fabrikadan industrion kaj praktike faros kontribuon al la kreskado de la ĉina ekonomio."

La 11-an de decembro de 2004, Ĉinio observis sian koncernan promeson en la aliĝo al la Monda Komerca Organizo kaj ĉiuflanke malfermis detalan industrion eksteren. Ĝenerala direktoro pri eksteraj aferoj de la korporacio Wal Mart sinjoro Xu Jun diris, ke la ĉina pluapaŝa malfermo liveras al Wal Mart grandan disvolvan ŝancon, Wal Mart sin dediĉos al longtempa investo al Ĉinio. En la venonta paŝo, Wal Mart forte disvolviĝos en ĉinaj malpligrandaj kaj okcidentaj urboj.


1  2