• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-28 15:22:15    
Konferenco de Ĝenerala Konsilio de MKO fokusigis dohaan intertraktadon

cri

De la 27-a de julio en Ĝenevo, la decida institucio de la Monda Komerca Organizo --- Ĝenerala Konsilio okazigas konferencon. La centra temo de la konferenco estas diskuti pri la dohaa intertraktado por fari la finan strebon al progreso de la dohaa intertraktado antaŭ libertempo en aŭgusto.

En oktobro de 2001 en la katara ĉefurbo Dohao, la 4-a ministronivela konferenco de la Monda Komerca Organizo komencis novan plurflankan komercan intertraktadon. La nova plurflanka komerca intertraktado simple estas titolita 'dohaa intertraktado'. La intertraktado difinis 8 kampojn, nome de agrikulturo, merkata eniro de neagrikulturaj produktoj, servado, intelekta proprieto, regularo, disputa solvo, komerco kaj medio kaj komcerco kaj disvolvo. Laŭ plano antaŭ la 1-a de januaro de 2005 la dohaa intertraktado estu finita. Sed en septembro de 2003 en la meksikia urbo Cancun, en ministronivela konferenco de la Monda Komerca Organizo, diversaj membroj ne atingis unuanimecon en la agrikutura kaj aliaj problemoj, tial la konferenco ne akiris frukton kaj la dohaa intertraktado falis en stagno.

En la fino de la kuranta jaro en Hongkong, okazos la 6-a ministronivela konferenco de la Monda Komerca Organizo, 148 membroj de la organizo esperas, ke la hongkong-a konferenco atingos unuapaŝan interkonsenton pri la dohaa intertraktado kaj esperas, ke en la fino de 2006 oni finos la intertraktadon. Nun ankoraŭ ekzistas malpli ol 5 monatoj, ĝis la hongkong-a konferenco okazos, sed en iuj ŝlosilaj problemoj de la dohaa intertraktado, membroj de la Monda Komerca Organizo ankoraŭ havas diverĝon.

La plej granda muro influanta la dohaan intertraktadon estas la problemo de agrikultura kompenso. Evoluantaj landoj esperas, ke Usono kaj Eŭropa Unio nuligos sian agrikulturan eksportan kompenson, reduktos sian internan subtenon, malpliigos agrikulturan doganon kaj kreos justan medion por, ke agrikulturaj produktoj de evoluantaj landoj partoprenu en konkurenco en la internacia merkato. Usono kaj Eŭropa Unio buŝe esprimis, ke ili volas redukti agrikulturan kompenson, sed efektive ili riproĉis unu la alian kaj hezitis fari tion. Samtempe evoluintaj landoj ankaŭ postulis, ke evoluantaj landoj plimulte malfermu siajn bankajn, asekurajn kaj aliajn servajn merkatojn.

1  2