• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-28 15:22:15    
Konferenco de Ĝenerala Konsilio de MKO fokusigis dohaan intertraktadon

cri

La 26-an de julio, la Monda Komerca Organizo esprimis, ke en la lasta monato, kiel la kerno de la dohaa komerca intertraktado, la agrikultura intertraktado ne akiris iun ajn progreson. Antaŭ nelonge ankaŭ ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo Supachai Panitchpakdi esprimis al raportisto, ke li opinias, ke nun la dohaa intertraktado troviĝas en stagno, li estas maltrankvila pri tio.

Kadre de tio okazis la konferenco de Ĝenerala Konsilio de la Monda Komerca Organizo. La ĉefpunktoj de la konferenco estas kampoj de agrikulturo, merkata eniro de neagrikulturaj produktoj, servado kaj disvolvo. La konferenco de Ĝenerala Konsilio difinos problemojn, ĉefe pridiskutotajn de diversaj flankoj antaŭ la hongkong-a konferenco por frue fari preparadon al la hongkong-a ministronivela konferenco antaŭ libertempo en aŭgusto.

Laŭ raporto, la dohaa intertraktado troviĝas en la ŝlosila periodo, pro tio antaŭe ne planinte partopreni en la konferenco, membro de Komerca Komitato de Eŭropa Unio Peter Mandelson ĉeestos al la konferenco, ankaŭ usona komerca delegito Rob Portman atingos Ĝenevon la 29-an de julio.

Kvankam multaj altnivelaj oficistoj ĉeestos al la konferenco, tamen laŭ publika opinio, la konferenco probable ne akiros esencan progreson. En somero de la lasta jaro en Ĝenevo, dank'al 2-semajnaj kompaktaj interkonsiliĝoj kaj intertraktadoj, komercaj delegitoj de membroj de la Monda Komerca Organizo finfine atingis dohaan kadran interkonsenton kaj esperis, ke en la kuranta jaro la konferenco de Ĝenerala Konsilio povos ellabori tekston de la projekto de finfina komerca interkonsento. Sed pro diverĝo inter diversaj flankoj, la celo jam probable ne estos realigata. Por akiri difinitajn fruktojn, la hongkong-a ministronivela konferenco ankoraŭ bezonas pluapaŝan klopodadon de diversaj flankoj.


1  2