• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-29 16:25:20    
Ĉina entreprenisto Yin Mingshan

cri
Karaj amikoj, de la lastaj jaroj ĉina neŝtata ekonomio rapide disvolviĝas tago post tago, kaj aperis multaj sukcesaj entreprenistoj, inter ili iu entreprenisto estas fama pro sukceso akirita en sia maljuna aĝo, li servis kiel instruisto, raportisto, redaktoro, pogranda vendisto de libroj kaj ĝenerala direktoro de ŝtata entrepreno. Kiam li aĝis 54 jarojn, li elektis kreon de entrepreno, per 200 mil juanoj de renminbi li kreis fabrikon de motorciklo. Dank' al pli ol dekjara disvolvo, nun lia entrepreno jare produktas kaj vendas pli ol 2 milionojn da motorciklaj moviloj posedantaj sendependan intelektan proprieton, kaj la jara eksporta sumo atingis 200 milionojn da usonaj dolaroj. Li ĝuste estas sinjoro Yin Mingshan, ĝenerala direktoro de Grupo Lifan, en la ĉina sudokcidenta urbo Chongqing.

Yin Mingshan naskiĝis en la provinco Sichuan, sudokcidenta de Ĉinio. Eble pro sia vivo de instruisto, Yin Mingshan havas kelkan ĝentilan temperamenton kaj ne posedas denaskan sagacon de komercistoj. Sed, kun komplika vivo Yin Mingshan akiris mirigan atingon. Parolante pri la disvolva stato de sia entrepreno, Yin Mingshan konigis:

"En 2003, mi fluis al Usono, iu usona entreprenisto demandis min, 'kiom da skalo de via entrepreno, sinjoro Yin ?' Mi diris 'Ni jare produktas pli ol 2, 5 milionojn da motorciklaj moviloj, estas malgranda ĉampiono en unu programo kaj la unua en la mondo, ĉiujare ni ankaŭ povas eksporti pli ol milionon da moviloj al diversaj lokoj de la mondo."

Sinjoro Yin diris, ke en la komenco de la grupo Lifan en 1992, nur ekzistis 9 laborantoj, sed nun ĝi jam posedas 4 000 laborantojn kaj totalan kapitalon je 1,2 miliardoj de juanoj de renminbi. Nun, motorcikloj de Lifan estas vendataj al pli ol 100 landoj kaj regionoj de sudorienta Azio, okcidenta Azio, Eŭropo, Afriko kaj suda Ameriko. En 2004, produktokvanto, vendokvanto, fremdvaluta sumo el eksportado, kvanto de patento kaj aliaj normoj de la grupo Lifan okupis la unuan pozicion en la ĉina industrio de motorcikloj.

Raportisto vidis intervjue en Vjetnamio, Filipinioj kaj aliaj sudorientaziaj landoj, ke la marko Lifan jam estas fidata de konsumantoj de la landoj. En la unua ekstera merkato de la grupo Lifan---Vjetnamio, motorcikloj de Lifan jam estas la ĉina marko, kies vendokvanto estas la plaj granda. En vjetnama magazeno de motorcikloj de Lifan, vendistino Nguyen Thi Thanh Thanh diris, ke motorcikloj de Lifan estas tre bone vendataj:

"Oni povas senpage anstataŭigi pecojn de motorciklo de Lifan, Lifan sengape faras protektadon, cetere organizis multajn stimulajn aktivadojn, la postservado estas tre perfekta, tial la vendado estas tre bona."

1  2