• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-29 16:25:20    
Ĉina entreprenisto Yin Mingshan

cri

En 1998, post ĉiuflanka esploro de la internacia motorcikla merkato, Yin Mingshan trovis, ke en Vjetnamio preskaŭ ĉiuj homoj posedas motorciklojn, la konsuma merkato estas granda, tial li rigardis ĝin kiel la unuan eksteran merkaton.

Tiam, produktoj de japanaj komercistoj okupis 98% de la vjetnama motorcikla merkato. Antaŭ la potenca konkurencanto, Yin Mingshan ankoraŭ decidis eniri en la vjetnaman merkaton. Li diris:

"Vjetnamio estas tre proksima al ni, ankaŭ la trafika kosto estas malgranda. Cetere ni havas la superecon en prezaro."

En la vjetnama merkato, krom la supereco en prezaro, la grupo Lifan ankaŭ alprenis merkatigajn rimedojn kun ĉinaj koloroj por altigi la famon de Lifan. Yin Mingshan diris, ke Ĉinio estas la lando, tre atentanta rilatojn inter homoj kaj senton, ĉinaj neŝtataj entreprenoj estas pli lertaj per diversaj stimulaj metodoj proksimiĝi al konsumantoj, la grupo Lifan alportis la trajton al Vjetnamio, ili okazigis grandajn prezentajn aktivadojn kaj helpas al vjetnamaj famaj piedpilkaj sportistoj servi en Ĉinio. Per la rimedoj, en Vjetnamio la grupo Lifan estas pli kaj pli fama, dank' al 3-jara klopodado, nun ĉinaj motorcikloj jam okupas 70% de la vjetnama merkato.

En 2003, Yin Mingshan turnis siajn okulojn al la afrika merkato. Nun, Niĝerio estas la plej granda importa lando por Lifan, ne nur normalaj civitanoj ŝatas motorciklojn de Lifan, sed ankaŭ niĝeria ambasadoro al Ĉinio Jonathan Oluwole Coker tre interesiĝas pri motorcikloj de Lifan:

"Kunlaboro inter Niĝerio kaj Ĉinio senĉese pliiĝas, precipe en la kampo de fabrikado de motorcikloj, ni esperas, ke Lifan povos disvolviĝi en Niĝerio, por akceli amikecon kaj kunlaboron inter Niĝerio kaj Ĉinio."

Nun, la grupo jam posedas 5 stabilajn eksterajn merkatojn, nome en Filipinioj, Indonezio, Irako, Niĝerio kaj Vjetnamio, iliaj jaraj vendosumoj superis 100 milionojn da usonaj dolaroj. Yin Mingshan havas pli grandan celon, li sciigis raportiston, ke en la kuranta jaro Lifan celas la merkatojn de Eŭropo kaj Usono por vere realigi la celon de Lifan pri marŝo al la tuta mondo.

Retrorigardante vivon de Lifan, Yin Mingshan diris, ke en la lastaj jaroj, la ĉina registaro liveris bonajn spacon kaj kondiĉon por la disvolvo de la neŝtata ekonomio, tial rapide pliiĝis la nombro de neŝtataj entreprenoj. Sed pro manko de spertoj, stato de multaj neŝtataj entreprenoj ne estas bona. Yin Mingshan opiniis, ke por pli rapida kaj pli bona disvolvo, ĉinaj neŝtataj entreprenoj devas unuflanke lerni progresintajn administrajn spertojn el entreprenoj de evoluintaj landoj, aliflanke profunde studi propraŝtatan staton kaj atenti proprajn superecojn de ĉinaj entreprenoj.


1  2