• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-03 15:31:40    
Strado de informoj en Tibeto

cri
Karaj amikoj, la ĵus aŭdita parolo estas dialogo per videbla telefono inter sinjoro Wangdu, raportisto de Ĉina Radio Internacia al Tibeto kaj sinjoro Dondrup, estro de telekomunikada buroo de la tibeta gubernio Motuo. Nun en Motuo, la ununura gubernio sen ŝoseo en Ĉinio, eksteraj informoj jam povas per multaj vojoj ĝustatempe disvastiĝi tien. Hodiaŭ, ni konigos al vi la disvolvon de la tibeta telekomunikada afero, tiel nomata 'tibeta strado de informoj'. Karaj aŭskultantoj, bonvole aŭskultu!

En Lasao, ĉie troviĝas la sceno, ke lokanoj telefonis per poŝtelefonoj, eĉ budaistoj kaj ĉinaj kaj fremdlandaj turistoj venintaj el foraj lokoj kaj budaistoj en temploj povas uzi poŝtelefonojn. La kosto de publika telefono en Lasao estas surpriza malgranda, por telefoni al la landinterno el Lasao nur necesas 0,3 juanoj de renminbi en ĉiu minuto.

Ĝenerala vicdirektoro de tibeta telekomunikada korporacio sub la Ĉina Telekomunikada Grupo sinjoro Xu Yongping retrorigardis la scenon pri la komenco de sia laboro en Tibeto, li diris, ke antaŭ pli ol 20 jaroj, la telekomunika kondiĉo ne estis tia, kia nun:

"En 1983 mi venis. Tiam en Tibeto, uzeblaj telekomunikiloj ne estis multaj, troviĝis nur telefonoj en la sidejo de la regiona registaro, krom tio en malpli ol duono de gubernioj oni povis fari telefonadon. Ni ne povis per telefono kontakti guberniojn, nur per telegramo. En 1990, ankoraŭ 43 gubernioj ne malfermis telefonion en Tibeto. Tiam, nur ekzistis 10 telekomunikaj linioj al la landinterno kaj Pekino, la telekomunika afero de Tibeto ĉefe estis la telegrafado."

Xu Yongping diris, ke la geografiaj kaj naturaj kondiĉoj de Tibeto estas tre specialaj, en la komenco de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, ekprogresis la tibeta telekomunika afero. En la komenco de 1994, tibetaj diversaj gubernioj unue realigis la celon de 'malfermo de telefonio en ĉiuj gubernioj' per satelita sistemo. Kvankam tiam linioj de telefono estis ne multaj kaj la efiko ne tre bona, tamen ĝisfunde ĉiuj gubernioj ekhavis telefonojn.

Raportisto de Ĉina Radio Internacia al Tibeto sinjoro Wangdu rakontis travivon parolante pri la tibeta telekomunikado.

"En 1998 en la tibeta nordo, okazis serioza neĝkatastrofo. Efektive en la loko neĝis de la 15-a de septembro de 1997 neĝis ĝis aprilo de 1998, mortis miloj da dombestoj. Ni volis fari intervjuon, sed tute ne havis metodon por intervjuo. Ŝtopiĝis la vojo, kaj helpantoj senditaj de la registaro fundamente ne atingis la lokon, oni ne kontaktiĝis kun la katastrofejo, tial helpantoj ne sciis kien aerĵeti materialojn. Nur depende de telefonoj de gubernioj, oni regule faris reciprokan kontaktiĝon, tial savis multajn perdojn kaj dekmilojn da vivo."

1  2