• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-03 15:31:40    
Strado de informoj en Tibeto

cri

En la 21-a jarcento, fundamente disvolviĝas la tibeta telekomunikado, en la lastaj 5 jaroj la ĉina centra registaro kaj la ĉina telekomunika grupo sinsekve investis 2 miliardojn da juanoj de renminbi por fikskapitalo de tibeta telekomunikado. En la fino de la lasta jaro, antaŭtempe pli ol 70 gubernioj de Tibeto realigis la celon de 'malfermo de telefonio en vilaĝoj kaj malfermo de fotokablo en gubernioj', la fikskapitalo de tibeta telekomunikado atingis 3,4 miliardojn da juanoj de renminbi, totala longeco de longdistanca fotokablo atingis 12 mil kilometrojn, longadistanca telefonio ricevis almenaŭ 67 000 abonantojn kaj la nombro de disversaj uzantoj atingis 420 mil.

En la tibeta regiono Ngari, nomata 'firsto de la monda firsto', lokaj naturaj kaj klimataj kondiĉoj estas malbonaj, la trafiko estas ne oportuna, sed vi povas vidi, ke miloj da kilometroj de longdistanca kabla linio jam staras en Ngari, laborantoj regule inspektas kaj protektas kablon, en diversaj vilaĝoj kaj gubernioj oni povas fari telefonadon per fiksaj telefonoj kaj poŝtelefonoj Xiaolingtong. Direktoro de filio en Ngari de la tibeta korporacio sub la Ĉina Telekomunika Grupo sinjoro Zhang Xiaohu sciigis nin:

"Post 1997, ni instalis satelitan sistemon, la kapacito vastiĝis je 240 , tio fundamente malstreĉis bezonon de la loka telekomunikado. En la lasta majo, ĉiuj gubernioj de Ngari jam ekposedis telefonan sistemon por kunvenoj, kaj ĉiuj gubernioj kablon, ankaŭ vastan bendon."

Ne nur telefonoj, sed ankaŭ internacia reto kaj aliaj novaj telekomunikaj cirkulaj teknikoj malfermis al Tibeto fenestron. Dank' al la fenestro, la mondo povas kompreni Tibeton kaj Tibeto povas kompreni la mondon. De la lastaj jaroj, amaso da tibetaj famaj retostacioj, ekzemple 'Tibeto Surreta' 'Ĉina Tibeta Novaĵ-Reto' 'Tibeta Turismo' kaj 'Tibeta Varmlineo', altiras interretajn uzantojn de la mondo, eĉ fremdlandanoj vojaĝantaj en Tibeto povas ĉiam kontaktiĝi kun familianoj per vastbenda sistemo en iu ajn gubernio de Tibeto. Laŭ statistiko, nun la nombro de tibetaj interretaj uzantoj jam estas ĉirkaŭ 50 mil, sed en 1998 la nombro nur estis dekoj, la interreto jam eksorbiĝis en diversajn nivelojn de la tibeta socio, influas kaj akcelas la disvolvon de Tibeto.

Ĝenerela Vicdirektoro de la tibeta telekomunika korporacio sub Ĉina Telekomunika Grupo sinjoro Xu Yongping diris, ke la kosto por disvolvo de telekomunikado en Tibeto estas tre alta, en multaj jaroj ili ĉiam faris entreprenadon kun ŝuldo, sed tio ĝuste celis liveri al tibetaj diversaj socirondoj bazan telekomunikan servadon, specialaretan telekomunikan servadon, urĝan telekomunikan servadon kaj telekomunikan garantion de tuja senigo de danĝero kaj savo el katastrofo. 'Ne serĉu plej bonan interezon, sed serĉu plej vastan servadon' jam estas ilia administra ideo.

Nun, la tibeta telekomunika korporacio jam antaŭtempe finis la celon, ke 'vilaĝoj malfermis telefonion, kaj gubernioj malfermis fotokablan aferon', kelkgrade solvis la bezonon pri baza telekomunikado de kamparanoj kaj paŝtistoj. Xu Yongping diris, ke en la estonteco ili pluapaŝe perfektigos teknike la nunan interretan sistemon, altigos teknikan nivelon, vastigos la kovroamplekson de fotokablo kaj klopodos, por ke ĉiuj kamparanoj kaj paŝtistoj en tibetaj administraj vilaĝoj povu uzi telefonojn.


1  2