• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-04 20:38:05    
Ekonomia kunlaboro de pan-delto de Perla Rivero akiris pozitivan progreson

cri
Karaj amikoj, lastatempe en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu, okazis la 2-a 'forumo pri kunlaboro kaj disvolvo de la pan-delto de la Perla Rivero'. La pan-delto de la Perla Rivero estas la plej granda ekonomia regiono de Ĉinio. Post unu-jara disvolvo de regiona kunlaboro la ekonomia kunlaboro jam akiris klaran efikon.

La pan-delto de la Perla Rivero enhavas ĉinajn provincojn Fujian, Guangdong, Guizhou, Hainan, Hunan, Jiangxi, Sichuan, kaj Yunnan, Guagnxi-an Zhuang-naciecan Aŭtonoman Regionon, Hongkong-an Specialan Administran Regionon kaj Aomen-an Specialan Administran Regionon. Interalie, la areo de la 8 provincoj kaj la aŭtonoma regiono de la ĉeftero superis 2 milionojn da kvadrataj kilometroj, la totala kvanto de la loĝantaro kaj ekonomio de la 8 provincoj kaj la aŭtonoma regiono okupas preskaŭ trionon de tiuj de la ĉeftero. En la regiono, ekzistas ne nur Guangdong, Hongkong, Aomen kaj aliaj lokoj, kies ekonomio estas evoluinta, sed ankaŭ Jiangxi, Hunan, Guizhou, Guangxi kaj aliaj lokoj kun neevoluinta ekonomio.

En 2004, por fortigi ekonomian kunlaboron de la pan-delto de la Perla Rivero kaj akceli la komunan disvolvon de la tuta regiono, la 8 provincoj, la aŭtonoma regiono, Hongkong kaj Aomen de la regiono komune okazigis la unuan 'forumon pri kunlaboro kaj disvolvo de la pan-delto de la Perla Rivero'. En la forumo, koncernaj flankoj subskribis kunlaboran interkonsenton kaj rigardis bazajn instalaĵojn, industrion kaj investon, turismon kaj aliajn, sume 10 flankojn kiel la ĉefajn kampojn de la regiona kunlaboro. La subskribo de la interkonsento signifas, ke la kunlaboro de la pan-delto de la Perla Rivero eniris la oficialan plenuman periodon.

Nun unu jaro jam pasis, kiel progresis la kunlaboro de la pan-delto de la Perla Rivero? Pri tio, estro de la provinco Guangdong, sinjoro Huang Huahua, partopreninte en la 2-a 'forumo pri kunlaboro kaj disvolvo de la pan-delto de la Perla Rivero',  konigis:

"De la lasta jaro, dank' al la komuna klopodado de diversflankaj registaroj kaj socirondoj de la regiono, entreprena kunlaboro de la pan-delto de la Perla Rivero estas praktikeme akcelata kaj akiris evidentan efikon. Ni establis terenon de entreprena kunlaboro, samtempe establis kunlaboran sistemon, la kunlaboraj kampoj senĉese profundiĝas. Nia kunlaboro sur gravaj kampoj glate progresas, ekzemple la kunlaboro en la kampoj de trafiko kaj energio. Kaj laŭgrade formiĝas publika kaj malferma merkata medio."

1  2