• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-04 20:38:05    
Ekonomia kunlaboro de pan-delto de Perla Rivero akiris pozitivan progreson

cri

Koncernaj personoj opiniis, ke la kunlaboro de la pan-delto de la Perla Rivero multgrade solvis iujn problemojn trafitajn de Guangdong, Hongkong, Aomen kaj aliaj evoluintaj lokoj en la disvolva procezo. Por neevoluintaj lokoj, la kunlaboro povas igi ilin en mallonga tempo akiri urĝe necesajn kapitalon, progresintajn teknikojn kaj instalaĵojn, kaj ŝanĝi proprajn riĉfontajn superecojn al ekonomia supereco kaj redukti la distancon kun evoluintaj lokoj. Pri tio, respondeculo de la provinco Sichuan sinjoro Zhang Xuezhong havas profundan komprenon el la praktiko:

"En la kunlaboro de pan-delto de la Perla Rivero, oni povas pli intime kombini superecojn de Sichuan kaj superecojn de la oriento. En Sichuan la homfortoj estas riĉaj, kosto de laborforto estas relative malgranda, kaj hidraŭlikpovaj riĉfontoj kaj turismaj riĉfontoj estas famaj en la tuta lando. La oriento disvolviĝas rapide, sed en la lastaj kelkaj jaroj la disvolva spaco de la oriento estis limigita, kosto de laborforto estis relative granda; ili povas transmovi fakojn ĉi tien. Mi sentas, ke tio estas granda akcelo por la du flankoj."

Kiel la gravaj membroj de la kunlaboro de la pan-delto de la Perla Rivero, Hongkong kaj Aomen estas la ĉefaj fontoj de la regiona investo. Ĝis nun, investo de Hongkong en la regiono atingis 150 miliardojn da usonaj dolaroj. En la forumo administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono Zeng Yinquan esprimis, ke Hongkong ludos pozitivan rolon en la kunlaboro de la pan-delto de la Perla Rivero.

"Hongkong jam decidis aktive partopreni en la akcelado de kunlaboro de la pan-delto de la Perla Rivero. Dependante de la ĉeftero kaj frontante al la mondo, Hongkong portu la rolon de ponto kontaktigi Ĉinion kaj la mondon, tio estas nia ĉefa disvolva strategio. Ni scias, ke oni devas kapti la ŝancon de la landinterno, precipe la ŝancon, ke ekonomio de la pan-delto de la Perla Rivero rapide disvolviĝas, por ke la pan-delto de la Perla Rivero estu movforto altigi hongkong-an ekonomian disvolvon. Ni profunde konvinkiĝas, ke kiel la centro de internaciaj financo, komerco, loĝistiko, informoj kaj servado, Hongkong ankaŭ povas fari gravan kaj apartan kontribuon en la akcelado de kunlaboro de la pan-delto de la Perla Rivero."

Malsame ol Hongkong, la Aomen-a Speciala Administra Regiono pli multe atentas potencialan forton de la pan-delto de la Perla Rivero en la turisma merkato kaj ĵetis pli multajn rigardojn al ekspluato de propra turisma merkato. Konsilanto de la registaro de la Aomen-a Speciala Administra Regiono sinjoro Wei Dongjun konigis:

"Aomen estas malgranda loko, la loĝantaro nur estas pli ol 400 mil, la areo estas 27,7 kvadrataj kilometroj, tial ni tre atentas eksteran kontaktiĝon. La kunlaboro de la pan-delto de la Perla Rivero certe havas gravan rolon en la ekstera kontaktiĝo de Aomen, bonaĵoj estas multflankaj, ĉar Aomen estas la turisma urbo, en la lasta jaro pli ol 16 milionoj da turistoj venis al Aomen, en la kuranta jaro laŭ nia kalkulo la nombro estas pli granda, ni partoprenas en la kunlaboro de la pan-delto de la Perla Rivero, tio igos pli multajn homojn koni Aomen kaj ankaŭ altiros ilin viziti aŭ vojaĝi en Aomen."

En la forumo, koncernaj flankoj ankaŭ faris profundan kaj vastan interfluon pri regiona kunlabora sistemo, establo de malferma kaj harmonia merkata sistemo kaj akcelado de ekonomia kaj socia harmonia disvolvo.


1  2