• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-05 10:05:29    
Janette Troost, kiu entreprenas restoracion ĉe Potala Palaco

cri
En la prospera pekina orienta strato, oriente de tibeta Potala Palaco, troviĝas restoracio 'Dunya', en ĝia 2-a etaĝo ekzistas aparta eŭropastila drinkejo. Vi ne malatentu la restoracion, ĝi estas kunkapitala. 4 kunlaborantoj de la restoracio venis respektive el Nederlando, Usono kaj ĉina Tibeto.

49-jara Janette Troost estas unu el la geposedantoj de la restoracio. Ŝi posedis sian amatan profesion en Nederlando---ĉiĉeronadon. Sed ĝuste la profesio, en kiu ŝi servis pli ol dek jarojn, destinis la rilaton inter la nederlandanino kaj Tibeto.

Antaŭ 18 jaroj, kiam Janette Troost unuafoje venis al Tibeto, ŝi profunde enamis belajn vidindaĵojn ĉi tie.

"Mi amas Tibeton, ĉar Tibeto estas tute malsama ol Nederlando. En Nederlando ne troviĝas alta monto, la topografio estas ebena, la plej alta monto mezuras nur pli ol cent metrojn. Mi amas grandan naturon kaj altan monton, kiun Nederlando ne posedas."

De tiam, Janette Troost multfoje gvidante grupojn aŭ mem feriante vizitis Tibeton. Antaŭ 6 jaroj, finfine Janette Troost decidis forlasi sian komfortan vivon en Nederlando kaj venis al Tibeto, akceptis defion de nova vivo. En septembro de 1999, finfine naskiĝis restoracio nomata Dunya.

Parolante pri la nomo de la restoracio, Janette Troost vere pagis multajn mensajn kapablojn. Ŝi diris, ke veninte el diversaj lokoj de la mondo turistoj certe povas ripozi en la loko kun la familia varmeco post unutaga peniga vojaĝo. La vorto 'Dunya' en la araba lingvo, turka lingvo kaj lingvoj de multaj landoj signifas 'tutan mondon'. Janette Troost esperis, ke diverslandaj turistoj povos trovi siajn ŝatatajn manĝaĵojn kaj la senton de familio en la restoracio.

"Niaj laborantoj kaj gastoj tute venis el diversaj lokoj de la mondo, specoj de niaj manĝaĵoj estas multaj, troviĝas meksikiaj, francaj, italaj kaj tibetaj manĝaĵoj. Nia funkciigo de la restoracio celas, ke gastoj el diversaj lokoj trovu la senton de hejmo en manĝaĵoj. Ankaŭ ornamante domojn ni konsideris tion. La aspekto de la restoracio estas la tibetastila, sed la balkono posedas francan kaj italan gustojn."

La restoracio Dunya havas 18 laborantojn. 5 kuiristoj kaj servanto de drinkejo estas nepalanoj, la aliaj tute estas tibetanoj. En la komencaj 2 jaroj, Janette Troost trovis, ke interkomuniko inter ŝi kaj servantoj estas la problemo, ĉar ili ne komprenis la anglan lingvon. Kvankam poste ili lernis iujn konstante uzatajn vortojn, tamen iutempe Janette Troost esprimis iun signifon, ili komprenis alian signifon. Ankaŭ troviĝas la diferenco de la manĝkultura fono: komence tibetnaciecaj servantoj tute ne sciis kio estas Pizza, kio estas terpomostio kaj kio estas itala nudelo. Janette Troost persone faris profesian trejnon al tibetnaciecaj laborantoj.

"Ni petis ĉiujn tibetnaciecajn servantojn gustumi eŭropajn manĝaĵojn, ili laŭgrade konis la guston de Pizza kaj itala nudelo. Estas interese, ke komence ili ne ŝatas eŭropajn manĝaĵojn, precipe la guston de fromaĝo en Pizza."

1  2