• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-05 10:05:29    
Janette Troost, kiu entreprenas restoracion ĉe Potala Palaco

cri

Cetere, Janette Troost ankaŭ postulis, ke servantoj faru observon kaj lernadon en kuirejo, per la observo de produkta procezo de manĝaĵoj, pliigu senteman konon por eŭropaj manĝaĵoj. Nun, tibetnaciecaj servantoj ne sendas al gastoj Pizza kiel italan nudelon, nek rigardas Janette Troost kiel fremdlandan posedantinon.

Pli kaj pli da fremdlandaj turistoj venas al Tibeto, sekve de tio, la restoracio de Janette Troost estas pli kaj pli prospera. Pli kaj pli da tibetaj naciecanoj ŝatas kuniĝi en semajnofino en la restoracio Dunya. En la unuaj 4 jaroj de la restoracio, 90% de gastoj estas fremdlandanoj. Parolante pri tio, Janette Troost ŝercis dirante, ke ĝuste la 'Sarso' en la antaŭaj 2 jaroj invitis tibetnaciecajn gastojn.

"Ni ĉiam esperas pli multajn tibetnaciecanojn veni al nia restoracio. Sed ni ne scis, kialo ili malmulte venis. Poste en 2003, okazis 'Sarso' en multaj lokoj de Ĉinio, fremdlandaj turistoj tute ne povis veni. Sed ĝuste tiam, pli kaj pli da lokanoj venis. Mi demandis ilin, kial antaŭe ili ne venis? Lokanoj diris, ke antaŭe tute fremdlandanoj troviĝis ĉi tie, ili estas timidaj, tial venis alian restoracion."

Gustuminte bonajn manĝaĵojn, ankaŭ tibetanaciecanoj de Lasao ekamis la restoracion Dunya. Janette Troost fiere diris, ke ŝia Pizza kaj aliaj eŭropaj manĝaĵoj estas tre bonvenigataj de lokanoj, nun 30% de gastoj estas tibetnaciecanoj de Lasao, en samajnofino, ofte tibetnaciecanoj mendis tutan etaĝon por celebri naskiĝtagon.

Janette Troost jam restis en Lasao 6 jarojn, nur en decembro kaj marto ĉiujare ŝi iras al Nederlando. Revenante ŝi transportas diversajn manĝaĵojn kaj materialojn el Nepalo. Pro la vivo kiel migranta birdo Janette Troost estas tre komforta kaj trankvila.

Kompreneble, Lasao laŭgrade ŝanĝis ŝin. Nun, ŝi babilas kun lokanoj antaŭ la Templo Jokhang, reciproke vizitas domojn, aŭ ĝuas tibetnaciecajn dancon kaj kanton en tibeta kanta kaj danca halo.

Janette Troost diris, ke ŝi longe restos en Lasao, ĝis ŝi ne ŝatos plu la lokon, eble tutvive. Ŝi ne trovas, ke escepte de la Ĉielo, iu loko estas pli bela ol Tibeto.


1  2