• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-05 15:43:32    
Nova profesio de Dawa Tshe ring

cri
De la lastaj pli ol 20 jaroj, ĉiujare ne nur granda amaso da tibetnaciecaj kaj alinaciecaj studentoj de Tibeto lernas en ĉinaj landinternaj institutoj kaj universitatoj, sed ankaŭ multaj homoj diligente faras studadon en aliaj landoj por magistriĝo kaj doktoriĝo. Fininte sian lernadon, ili revenis al Tibeto, kie ili naskiĝis kaj kreskis, per scioj ili repagas la guvernan amfavoron de la altebenaĵo en neĝkovrata areo. Karaj amikoj, hodiaŭ  ni konigos al vi tibetnaciecan junulon, kiu lernis en Usono kaj poste revenis al Tibeto, li estas sinjoro Dawa Tshe ring, bonvole aŭskultu!

Ĉijare 41-jaraĝa Dawa Tshe Ring naskiĝis en kamparana familio en la gubernio Bainang, de la tibeta subregiono Xigaze. Kiam li aĝis 22 jarojn, li finis sian lernadon en pekina Centra Nacieca Universitato kaj estis sendita al Akademio de Sociaj Sciencoj de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Post 10 jaroj, li estis sendita de la akademio al usona Okcidenta Reserva Universitato Case por speciale studi kulturan antropologion.

En 1998, Dawa Tshe ring glate akiris la akademian rangon de magistro. Fininte sian lernadon, li tuj revenis hejmen, Tibeto. Li ne faris plu studadon en la tibeta Akademio de Sociaj Sciencoj, sed faris laboron pri helpo al malriĉuloj en la malriĉa gubernio Dinggye.

Dinggye troviĝas en la ĉina ŝtatanivela natura parko de Ĉomolangma. Dawa Tshe ring trovis, ke en 4 gubernioj de la parko, nur Dinggye ne disvolvis kunlaborajn programojn kun internacia neregistara organizo, tio surprizis lin. Dank' al lia klopodado kaj kunaranĝo, 4-jara programo pri kampara disvolvo kaj helpo al la malriĉuloj, investita de usona Fonduso Trace je pli ol 8 milionoj da juanoj de renminbi, estis enkondukita en la gubernion Dinggye.

Por strebi al pli bona investa efiko, Dawa Tshe ring faris enketon en ĉiuj vilaĝoj de Dinggye en 4 monatoj. Laŭ rezulto, la plej malriĉa vilaĝo estas 'Zaxizi'. Ĉar areo de domoj de vilaĝanoj estis tre malgranda, preskaŭ sama kiel kamiono kun la marko Dongfeng, sume nur kelkajn kvadratajn metrojn, tial vilaĝanoj moknomis la vilaĝon 'vilaĝo Dongfeng'.

Dawa Tshe ring tre volis helpi al vilaĝanoj de la vilaĝo 'Dongfeng' plibonigi vivon. Li kunvokis ĉiujn vilaĝanojn kaj demandis ilin, kion ili volos fari se ili posedos monon.

"En la 2-taga kunveno, vilaĝanoj diris: 'La plej granda problemo estas malŝparo de kampoj. Se ni povos fari terkulturon, multaj problemoj estos solvataj."

Jen, kultureblaj kampoj estas multaj en la vilaĝo 'Dongfeng', sed mankis sufiĉaj akvofontoj. La tuta vilaĝo dependis de malgranda lago, la akvonivelo estis malalta, sed la nivelo de kampoj estis alta, tial preskaŭ 60% de kampoj ne estis akvumitaj. Dank' al la helpo de Dawa Tshe ring, vilaĝanoj invitis teknikistojn por programo de akvoenkonduko kaj akvumo kaj aĉetis pumpilojn.

1  2