• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-05 15:43:32    
Nova profesio de Dawa Tshe ring

cri

En majo de 1999, la vilaĝo 'Dongfeng' unuafoje akvumis kampojn per pumpiloj. Dawa Tshe ring porĉiam ne forgesis tion.

"Vilaĝanoj estis tre malriĉaj, ĉiuj prezentis nigrajn hadaojn al mi. Mi helpis al ili pumpi akvon. Kiam akvo disŝprucis, ili tre ĝojis, maljunuloj eĉ klinis la kapon al la akvo. Ankaŭ mi tre kortuŝiĝis, kune kun ili dancis kaj drinkis sekalan vinon. Ili diris, ke tiu tago estas la plej ĝojiga tago post la fondiĝo de la vilaĝo."

Kun la akvofonto, la vilaĝo 'Dongfeng' dividis liberajn kampojn al vilaĝanoj, ili plantis sekalon kaj pizon. Tiujare, grena kvanto de la vilaĝo superis 50 mil kilogramojn, sed antaŭe ĝi nur estis pli ol 30 mil kilogramoj.

Fininte la programon de akvoenkonduko en la vilaĝo 'Dongfeng', Dawa Tshe ring sinsekve plenumis pli ol 50 programojn de helpo al malriĉuloj en Dinggye, inkluzive de konstruado de lernejoj, trinkakvaj inĝenieriaĵoj por homoj kaj bestoj kaj plibonigo de kuracaj kondiĉoj.

Antaŭ 4 jaroj, Dawa Tshe ring estis engaĝita de Monda Natura Fonduso kiel oficisto de tibetaj programoj, ke li speciale laboru pri la protektado de sovaĝaj bestoj en la tibeta nordokcidenta ŝtatanivela natura parko Changtang.

La parko Changtang estas la plej granda natura parko en Ĉinio, ankaŭ la plej granda altebenaĵa zoologia parko de la mondo, tie ekzistas tibetaj antilopoj, sovaĝaj gruntbovoj, brunaj ursoj, sovaĝaj azenoj kaj aliaj raraj animaloj. Specoj kaj nombroj de sovaĝaj animaloj estas pli kaj pli multaj, ili ekpenas por manĝi herbojn kontraŭ bovoj kaj ŝafoj de lokaj paŝtistoj, brunaj ursoj ankaŭ eniris en domojn de paŝtistoj kaj atakis ŝafstalojn. Lokanoj estis tre malkontentaj, ili ne komprenis, kial ili devas protekti la sovaĝajn animalojn, kiuj manĝas herbojn kaj damaĝas domojn.

Por kunaranĝi rilatojn inter lokanoj kaj sovaĝaj animaloj, Dawa Tshe ring faris klarigadon al paŝtistoj.

"Ni disvolvis trejnon por lokaj paŝtistoj. Laŭ media protektado, ni igis ilin kompreni kial ni devas protekti sovaĝajn animalojn, kaj igis ilin kompreni, kiuj finfine ĝuos favoron. Fine, ili komprenis. Nun la protektado de sovaĝaj animaloj utilas ne nur al ili, sed ankaŭ al postuloj."

En 2004, Dawa Tshe ring establis fonduson por liveri kelkan ekonomian kompenson al paŝtistoj, kiuj suferis perdon de posedaĵoj pro la damaĝo de sovaĝaj animaloj. Tiu agmaniero estas bonvenigata de multaj paŝtistoj. Ili forigis antaŭan malkontentan emocion kaj aktive protektas sovaĝajn animalojn kiel proprajn '2-ajn hejmajn bestojn.'


1  2