• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-10 10:37:17    
Ĉina leĝsistemo de intelektaproprieta protektado estis baze establita

cri
La 8-an de aŭgusto en Pekino, prezidanto de la ĉina flanko de la forumo pri la temo de intelektaproprieta leĝo de la 22-a Monda Leĝa Konferenco, okazonta en Ĉinio, kaj juĝisto de ĉina Plej Supera Popola Juĝejo doktoro Jiang Zhipei ricevis specialan intervjuon pri koncerna stato de la forumo. Li esprimis, ke Ĉinio atentas protektadon de intelekta proprieto, promesis devon de 'Interkonsento de Intelekta Proprieto pri Komerco' kaj reviziis kaj perfektigis diversajn leĝojn de intelekta proprieto. Nun, la leĝsistemo de intelektaproprieta protektado jam estis baze establita kaj efike funkcias kaj estos senĉese perfektigata.

En septembro en Ĉinio, okazos Monda Leĝa Konferenco, nomata 'Olimpikoj' de la internacia leĝa rondo, la diskutado pri la temo de intelektaproprieta leĝo estas unu el la 22 temoj de la konferenco. Prezidanto de la ĉina flanko de la forumo sinjoro Jiang Zhipei esprimis, ke la Monda Leĝa Konferenco instalis la forumon, tio sufiĉe montras la atenton de la mondo al la protektado de intelekta proprieto. Li diris:

"De la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la grava rolo de intelekta proprieto en monda ekonomio kaj internacia komerco estas pli kaj pli sufiĉe enkorpigata, ankaŭ la protektado de intelekta proprieto estas pli kaj pli atentata. Precipe de la establiĝo de la Monda Komerca Organizo kaj la subskribo kaj valido de 'Interkonsento de Intelekta Proprieto pri Komerco', atento al intelekta proprieto estas historie altigata en la internacia amplekso."

La ĉina registaro ĉiam rigardas la protektadon de intelekta proprieto kiel la gravan konsistigan parton de la reformado kaj malfermo kaj la socialisma leĝsistema konstruado. De la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, la ĉina registaro ellaboras koncernajn leĝojn, samtempe aktive partoprenas en aktivadoj de koncernaj internaciaj organizoj, kaj fortigas kontaktiĝon kaj kunlaboron kun diversaj landoj de la mondo sur la kampo de intelekta proprieto. Precipe en la lastaj 3 jaroj post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la koncepto pri intelekta proprieto jam pli kaj pli profunde eniris en la koron de la ĉina popolo, ankaŭ la protektado de patento, marko kaj kopirajto estis pli multe atentata. Dank' al la komuna klopodado de la tuta socio, la ĉina protektado de intelekta proprieto jam akiris gravan progreson: unuflanke, Ĉinio establis leĝan sistemon de intelekta proprieto, konforman al internacia regularo kaj relative taŭgan por la ĉina ŝtata stato, ellaboris kaj plenumas 'Leĝon de Patento', 'Leĝon de Marko', 'Leĝon de Aŭtorrajto', 'Leĝon de Protektado de Komputilaj Sofvaroj' kaj aliajn, serion da leĝoj; aliflanke, dank' al samtempa kondukado de justica protektado kaj administra leĝplenumado, la intelekta proprieto estas praktike protektata.

1  2