• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-10 10:37:17    
Ĉina leĝsistemo de intelektaproprieta protektado estis baze establita

cri

Nun, Ĉinio jam ellaboris la strategion, ke en la konstruado de bonhava socio, oni akcelu sendependan kreon, reguligu industrian strukturon kaj ŝanĝu kreskan manieron. La leĝsistemo de intelektaproprieta protektado havas specialan rolon en la realigo de la grava strategio, la protektado de intelekta proprieto estas la bazo de kreo kaj la grava akcela forto de la moderna konstruado. La protektado de intelekta proprieto estas ne nur la bezono por, ke Ĉinio plenumu internacian promeson, kreu bonajn komercan kaj investan mediojn kaj altigu eksteran malferman nivelon, sed ankaŭ la bezono por reguligi merkatan ekonomian ordon, akceli scienc-teknikan kreon kaj altigi naciajn ekonomiajn ĝeneralajn kvaliton kaj konkurencan forton.

Jiang Zhipei esprimis, ke Ĉinio pluapaŝe perfektigos leĝsistemon de intelektaproprieta protektado. Li diris:

"Ni devas fortigi konstruadon de sistemo de anticipa averto de intelekta proprieto kaj ĝustatempe sendi anticipan averton, samtempe perfektigi leĝon."

Perfektigante sin, Ĉinio ankaŭ laŭ respondeca kaj konstruiva sinteno aktive partoprenas en reguligo de internacia regularo pri intelekta proprieto. Post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, ĉinaj administraj fakoj de intelekta proprieto establis bonajn kunlaborajn rilatojn kun respondaj establaĵoj de multaj landoj kaj Monda Organizo de Intelekta Proprieto. Jiang Zhipei esprimis, ke en la protektado de intelekta proprieto, Ĉinio bezonas pli multajn komprenon kaj kunlaboron de aliaj landoj kaj regionoj de la mondo, ĉinaj juristoj esperas fari altnivelan interfluon kun diverslandaj juristoj en la forumo.


1  2