• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-11 15:44:58    
Por tibetaj blua ĉielo kaj pura akvo

cri
Karaj amikoj, la konstruata Qinghai-Tibeta Fervojo espereble sternos trakon al Lasao, la ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono. Parolante pri bonaĵoj alportotaj de la plej alta fervoja inĝenieriaĵo de la mondo, oni babilis pri la tibeta media protektado. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi tibetan median protektadon el la mediprotektado de la Qinghai-Tibeta Fervojo, bonvole aŭskultu.

En la lasta tagdeko de junio, la Qinghai-Tibeta Fervojo sternis trakon en la stacio Yangbajain, norda de Lasao je pli ol 80 kilometroj. En konstruejo, ni vidis, ke trakosternaj aŭtoj starigas relojn laŭ talusoj al la direkto de Lasao, konstruejo kaj vivkvartalo de laborantoj estas puraj. Konstanta vicdirektoro pri Qinghai-Tibeta programo de la 3-a korporacio de Ĉina Fervoja 11-a Buroo, kiu portas la taskon de sterno de trako sinjoro Liao Dejun diris, ke ili sternas trakon sur tero, kie oni jam metis bazon, inkluzive de trotuaro ĉe talusoj, kiuj jam estis traktitaj mediprotekte, tial oni ne okupas pli multan teron aŭ damaĝas vegetalaron. Escepte de tio, oni devas solvi balaaĵojn de konstruejo.

Elektroteknikisto nomata Fu Qiang sciigis nin:

"En nia loĝejo, ekzistas plasta sako. Ni metas vivbalaaĵojn, inkluzive de medikamentaj boteloj, kartonoj, paksakoj, fruktoŝeloj, slipoj, en la plastan sakon, fine kunigas ilin en grandan sakon. Speciala aŭto portas ĉi tiujn vivbalaaĵojn al Anduo. En Anduo troviĝas malgranda fabriko traktanta balaaĵojn."

Fu Qiang diris, ke Tibeto estas la pura tero, oni ne devas malpurigi ĝin. Ilia korporacio tre rigore traktas vivbalaaĵojn, eĉ fako kaj urino devas esti traktitaj.

En Tibeto, ekzistas multaj programoj pri gravaj bazaj instalaĵoj kiel Qinghai-Tibeta Fervojo, inkluzive de konstruata flughaveno de Nyingchi. Estro de Mediprotekta Buroo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono doktoro Zhang Yongze sciigis nin:

"La registaro de Tibeta Aŭtonoma Regiono ĉiam persistas en la harmonia disvolvo de ekonomia konstruado kaj media protektado. Pri la trakto de la rilatoj inter la ekonomia disvolvo kaj la media protektado, la registaro unue establis sintezan decidan sistemon de medio kaj disvolvo. Dum la demonstracia periodo, ĉiuj programoj devas rigore plenumi mediprotektan postulon, nome plenumi rigoran median eniran kondiĉon."

Zhang Yongze opiniis, ke la sistemo fonte kontrolas konstruadon de poluciaj entreprenoj en Tibeto. Ili ankaŭ faras median inspekton al gravaj inĝenieriaĵoj kaj programoj, trovinte problemojn tuj elmetas reforman kaj ordigan opiniojn, konstruaj establaĵoj realigas la postulojn elmetitajn en media raporto, tial oni reduktas influon el konstruado al la medio ĝis minimumeco. Laŭ informo, la tibeta ekologia medio estas tre malforta, pro tio iu ajn ekspluata programo devas esti rigore taksita pri medio. De 2003, la registaro jam sinsekve fermis 34 minojn de sablooro, la aliaj estos fermitaj en la estontaj 3 jaroj.

1  2