• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-11 15:44:58    
Por tibetaj blua ĉielo kaj pura akvo

cri

Turismo estas unu el la subtenilaj fakoj de Tibeto. Zhang Yongze diris, ke pli kaj pli da homoj venas al Tibeto, sekve de tio turismaj personoj konis, ke la media protektado estas la bazo de la tibeta turismo, kaj ekologia protektado estas la elemento de la disvolvo de la tibeta turismo. Por tio, ĉiujare tibetaj mediprotekta kaj turisma burooj faras komunan ekzamenon de media protektado al gravaj vidindaĵoj.

"Nun, ni ankaŭ elmetis imagon de enketo al media stato de gravaj vidindaĵoj kaj mezuro de media kapacito. Tio ne estas bona, ke turistoj estas pli kaj pli multaj, tial ni devas limigi la nombron de turistoj per la media kapacito, kaj nur per ripozo, medio de vidindaĵoj povos esti revigla."

Zhang Yongze opiniis, ke rilate al monde fama tibeta turisma marko, la vidindaĵo Ĉomolangma, oni devas per leĝdono protekti ĝin kaj rigore limigi sciencan esploron kaj montgrimpadon.

Du bordoj de la rivero Yarlung Zangbo estis famaj pro dezertiĝo. En la pasintaj vintroj kaj printempoj, vento kaj sablo estis senbridaj ĉe la du bordoj. Estro de forstokultura buroo en la tibeta suda montregiono Suolangduoji sciigis nin, ke kvankam ekzistas nur dekoj da kilometroj de la urbeto Zetang, en kiu la administra oficejo sidas ĝis flughaveno Konggar, tamen antaŭe pro flusablo kovrante la vojon, oni ofte bezoni unu tagon por atingi la flughavenon, kaj eĉ se aŭto falis en flusablon, oni ne atingis la flughavenon en unu tago.

En la lastaj jaroj, tibeta forstumado ĉe la du bordoj de la rivero Yarlung Zangbo atingis 40 mil hektarojn, klimato de rivervalo laŭ Yarlung Zangbo ekŝanĝiĝis elstare kaj lokoj de Lasao kaj Zetang profitis de tio. He Xiaoxue, lokano de Zetang diris, ke post kiam oni plantis kampŝirman forston, la aero estas malseka, en printempo ŝi ne bezonas porti buŝŝirmilon kaj vizaĝkovrilon.

"Antaŭ la konstruado de kampŝirma forsto, ĉi tie ne ekzistis la koncepto de pluvo kaj la diferenco de 4 sezonoj estis malgranda. Post kiam la kampŝirma forsto estis finkonstruita, pliiĝas liberiga oksigenokvanto, la plej evidenta ŝanĝiĝo ĝuste estas, ke ekzistas la pluva sezono."

Laŭ statistiko, areo de tibetaj ŝtatanivelaj, provincanivelaj kaj gubernianivelaj naturaj parkoj jam superis 400 mil kvadratajn kilometrojn, tio okupas trionon de la tibeta areo kaj la unuan lokon en Ĉinio. Sed laŭ estro de mediprotekta buroo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono doktoro Zhang Yongze, la mediprotekta tasko de Tibeto ankoraŭ estas malfacila. Qinghai-Tibeta Alta Ebenaĵo estas la grava ekologia sekuriga ŝirmilo de Azio, la fonto de aziaj riveroj, la ekologia fonto de la tuta mondo eĉ la ekologia regulilo de la norda hemisfero. Protektante la tibetan ekologian medion onii gardas ne nur kreskaĵan variecon kaj loĝmedion de tibetanoj, sed ankaŭ azian, eĉ tutmondan ekologian medion.


1  2