• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-15 18:55:20    
Ĉina ekonomia disvolvo ne nur utilas al ĉinoj, sed ankaŭ alportas bonaĵojn al aliaj landoj

cri
Karaj amikoj, lastatempe en la 4-a Azia Kongreso de Esperanto, kiu okazis de la 25-a ĝis la 29-a de aŭgusto en la nepala ĉefurbo Katmanduo, pli ol cent partoprenantoj venintaj el Ĉinio, Hindio, Hispanio, Japanio, Nepalo kaj aliaj landoj atingis la komunan konon, ke la rapida disvolvo de la ĉina ekonomio ne nur utilas al la propra disvolvo de Ĉinio kaj utilas al ĉinoj, sed ankaŭ alportas bonaĵojn al aliaj landoj, precipe al najbaraj aziaj landoj.

De la lastaj jaroj, la rapida kaj stabila disvolvo de la ĉina ekonomio estas pli kaj pli multe atentata de la internacia socio, kaj pli kaj pli da fremdlandanoj interesiĝas pri la ĉina ekonomio. Dum la 4-a Azia Kongreso de Esperanto en Katmanduo, multaj esperantistoj sciigis siajn taksojn kaj konojn pri la ĉina ekonomio. Sinjorino Sanpai Keito, kiu venis el Japanio, estas unu el ili. Ŝi tre bone esperas la ĉinan ekonomion en la estonteco, ŝi diris:

"En la lastaj 25 jaroj, la ĉina ekonomio ekstere malfermis pordon, en la procezo Ĉinio jam superis Japanion kaj estas la 3-a granda komerca lando de la mondo. En la estontaj 25 jaroj, mi opinias, la ĉina influo estos pli granda ol hodiaŭ."

Jen, sekve de la reformado kaj malfermo de Ĉinio, la influo el ĉina ekonomio estas pli kaj pli granda al aliaj landoj, precipe por najbaraj landoj. Ĝuste en katmandua fama komerca strato Thamel, la raportistino vidis multajn produktojn importitajn el Ĉinio. Nepala esperantisto sinjoro Posh Raj Subedi sciigis al la raportistino, ke komercaĵoj faritaj en Ĉinio jam fariĝis la necesa parto de la vivo de nepalanoj."

Li diris:

"La ekonomia disvolvo de Ĉinio estas rapida kaj surpriza. Laŭ mi, ne nur ĉinoj sed ankaŭ alilandaj popolanoj jam profitis de la disvolvo. Ekzemple, en Nepalo, ĉie troviĝas malmultekostaj kaj bonkvalitaj produktoj, faritaj en Ĉinio. Ĉi tiuj produktoj riĉigas nian vivon kaj alportas oportunon al ni. Kiel mi, multaj nepalanoj ŝatas produktojn, faritajn de Ĉinio."

1  2