• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-09-15 18:55:20    
Ĉina ekonomia disvolvo ne nur utilas al ĉinoj, sed ankaŭ alportas bonaĵojn al aliaj landoj

cri

En la 4-a Azia Kongreso de Esperanto, la raportistino renkontis sian malnovan amikon, hispanan esperantiston sinjoron Josep Franquesa Sole', li vigle sciigis sian travivon pri importado de produktoj el Ĉinio kaj vendado al la eŭropa merkato, samtempe li montris al la raportistino sian profundan impreson:

"Ĉinio disvolvas la merkatan ekonomion, tio alportis grandan profiton al la ĉina popolo, ankaŭ multajn komercajn ŝancojn al alilandaj komercistoj. Multaj miaj amikoj jam faris investon en Ĉinio, ili sciigis min, ke la ĉina registaro ellaboris multajn politikojn pri investo por fremdlandaj komercistoj, tiuj politikoj oportunigis ilin, ankaŭ lokaj registaroj senĉese helpas ilin. Nun ili jam akiris brilan atingon en la vigle disvolviĝanta lando. Baldaŭ mi venos al Ĉinio por esplori konkretan investan medion. Mi estas plena de fido pri investo en Ĉinio."

Nia raportistino renkontis multajn fidelajn aŭskultantojn en sia vojaĝo en Katmanduo, ili parolis pri sento de la programero Ekonomia Panoramo de la Esperanta Sekcio de Ĉina Radio Internacio, ankaŭ liveris multajn karajn proponojn. Prezidanto de Nepala Esperanta Asocio sinjoro Mukunda Pathik ĝuste estas unu el la fidelaj aŭskultantoj de nia programero. Li ĝojas sciigi la raportistinon:

"Mi tre ŝatas la programeron 'Ekonomia Panoramo' el Ĉina Radio Internacia! La programero estas la fenestro, tra la fenestro mi konis multajn aferojn pri la ĉina ekonomio. Ekzemple, la politiko de la ĉina kurzo de renminbi, la stato de la neŝtataj entreprenoj, ankaŭ komercaj ŝancoj en Ĉinio. Mi elkore deziras, ke la programero estu pli kaj pli bona!"

Dankon al sinjoro Mukunda Pathik! Dankon al niaj karaj amikoj! Dankon al vi ĉiuj pro viaj sincera bondeziro kaj firma subteno! Ni certe plibonigos la programeron Ekonomia Panoramo kaj plu faros tion, kion vi bezonas.


1  2