• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-11 17:29:52    
Turisma merkato en 'ora semajno' de Nacia Tago

cri
Karaj amikoj, la semajno de la 1-a ĝis la 7-a de oktobro estas unu el la 3 'oraj semajnoj' en Ĉinio, en la semajno, ĉinoj havas la 7 tagojn por viziti familianojn, amikojn, amuzi sin, ripozi aŭ fari vojaĝon. Tial la turisma merkato dum la Nacia Tago estas tre vigla, ankaŭ grava por turismaj agentejoj. Kia la turisma merkato estis en la 'ora semajno' de la Nacia Tago de la kuranta jaro kaj kiu ŝanĝiĝo okazis en koncepto pri turismo de ĉinoj?

Antaŭ la Nacia Tago, flaŭrino Wang kaj ŝiaj amikoj jam per aviadilo venis al la ĉina fama turisma urbo Hangzhou. Ŝi sciigis raportistinon, ke ili antaŭe planis vojaĝi al Hangzhou en la 'ora semajno', sed konsideris, ke tiam multaj turistoj venos, tial ili antaŭtempe atingis la urbon. Ŝi diris:

"La 1-an de oktobro, ni jam revenis hejmen, tial ni evitis la pinton de turismo. Nun, pli kaj pli da amikoj kaj kolegoj antaŭtempe veturis aŭ post la semajno faros vojaĝon."

Ankaŭ sinjoro Cheng Weimin, kiu laboras en la turisma agentejo Shenzhou, havas la saman senton. Li diris:

"Krom la 3 'oraj semajnoj', la kvanto de nia negoco senĉese pliiĝas. Tio montras, ke nun turistoj ne centras vojaĝon en la semajnoj, sed racie aranĝas sian tempon."

Sinjoro Cheng Weimin konigis, ke nun turistoj pli multe kaj pli detale komprenas turismajn liniojn, ili ne kiel antaŭe atentas nur prezon, sed pli multe atentas la enhavon de linioj kaj la servan kvaliton de turismaj agentejoj. Nun turistoj estas pli kaj pli maturaj.

Kompreneble, por okupitaj laborantoj, kiuj ne havas alian tempon por turismo, la longa ferio de la Nacia Tago sendube estas la plej bona ŝanco por kune kun familianoj kaj amikoj fari vojaĝon. Tial la negoco en la 3 'oraj semajnoj' ankoraŭ okupis gravan lokon de turismaj agentejoj.

1  2