• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-11 17:29:52    
Turisma merkato en 'ora semajno' de Nacia Tago

cri

Karaj amikoj, en la ora semajno de la Nacia Tago de la lasta jaro, Ĉinio akceptis sume 101 milionojn da homfojoj de turistoj kaj realigis la turisman enspezon je 39,7 miliardoj da juanoj de renminbi. Interalie, 31 gravaj turismaj urboj realigis turisman enspezon je 17 miliardoj da juanoj de renminbi kaj la aliaj turismaj urboj realigis turisman enspezon je 19,7 miliardoj da juanoj de renminbi.

Sinjoro Cheng Weimin konigis:

"En la tutjara enspezo, la proporcio de la enspezo en oraj semajnoj estas multa. Ĉar multaj ĉinoj ŝatas, ke ĉiuj membroj de la familio kune ĝuu la vojaĝon, en oraj semajnoj ĉiuj estas liberaj, kaj nun ne ĉiuj ĉinoj havas la ferion kun salajro, kvankam la turisma prezaro estas iom pli alta kaj turistoj estas pli multaj en oraj semajnoj, tamen oraj semajnoj sendube estas la bona elekto de turismo por multaj ĉinoj."

Do, kiujn liniojn en la 'ora semajno' de la Nacia Tago de la kuranta jaro ĉinoj tre ŝatas? Sinjoro Cheng Weimin konigis:

"En la kuranta jaro, la enlanda vojaĝo estas pli multe bonvenigata ol eksterteritoria vojaĝo kaj mallonga-distanca vojaĝo estas pli varma ol longa-distanca vojaĝo. Ĉar la ferio de la Nacia Tago havas nur 7 tagojn, kaj la skiza vojaĝo estas tre laca, tial la pli amuza vojaĝo estas pli ŝatata. Ekzemple per 3 aŭ 4 tagoj oni vojaĝas kaj en la aliaj tagoj ili povas ripozi hejme. Pri turismaj linioj, en la kuranta jaro, vojaĝo al maro estas varma, kiel al la ĉina suda urbo Hainan, pri eksterteritoria vojaĝo, antaŭ multaj tagoj ol la Nacia Tago, la linioj al sudorienta Azio jam estis plene menditaj. Antaŭnelonge malfermiĝis la hongkong-a Disney-a Paradizo, en la semajno multaj ĉinoj volas viziti la paradizon, tial ankaŭ la linio de vojaĝo al Hongkong estas bonvenigita."

Karaj amikoj, laŭ ĝenerala statiko de ĉina trafika fako, en la ora semajno de la Nacia Tago en 2005, 370 milionoj da homoj veturis. Interalie, ŝosea pasaĝertrafika kvanto atingis preskaŭ 330 milionojn da homfojoj, pli multe je 3% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro; fervojoj sendis pasaĝerojn je 38 milionoj da homfojoj, pli multe je 3,8% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro kaj 2,6 milionoj da pasaĝeroj veturis per aviadilo, pli multe je 12% ol tiu en la lasta jaro.

Ĉar koncepto de ĉinoj pri vojaĝo estas pli kaj pli racia kaj matura, tial en oraj semajnoj ĉinoj povas pli bone aranĝi sian tempon kaj ĝui la ferion.


1  2