• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-12 17:28:40    
Ĉinaj kapitaloj estas ŝatataj ekstere

cri
Karaj amikoj, en antaŭaj diversaj investaj kaj komercaj intertraktadoj, okazigitaj en Ĉinio, altiro de investo de eksteraj komercistoj estas unu el la gravaj enhavoj. Sed de la lastaj jaroj sekve de la disvolvo de la ĉina ekonomio kaj senĉesa fortiĝo de entreprena konkurenca kapablo, en diversaj investaj kaj komercaj intertraktadoj, la direkto de ekstera investo de ĉinaj entreprenoj estas pli kaj pli multe atentata de fremdlandaj entreprenoj kaj establaĵoj. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi staton pri tio, ke ĉinaj kapitaloj estas ŝatataj ekstere.

En investa kaj komerca intertraktado, antaŭ nelonge okazigita en la ĉina sudorienta ĉemara urbo Xiamen, Industria Disvolva Organizo de UN speciale por ĉinaj entreprenoj preparis pli ol 350 investajn programojn en afrikaj landoj. La programoj rilatas al kampoj de prilaboro de agrikulturaj produktoj, maŝina fabrikado, komerco kaj financo kaj la investa sumo estas de dekmiloj da usonaj dolaroj ĝis dekmilionoj da usonaj dolaroj.

Cetere, en la intertraktado, Italio, Kanado kaj Usono okazigis specialan rekomendon kaj konigis propralandajn investajn mediojn kaj favorajn politikojn por altiri investon de ĉinaj entreprenoj. Koncerna fako de Italio ankaŭ subskribis kun la ĉina Ministerio pri Komerco interkomprenan memornoton celantan fortigi pli intiman duflankan investon inter la du landoj. Ĝenerala direktoro de Investo de Italio sinjoro Giampaolo Russo sciigis raportiston, ke Investo de Italio jam decidis rigardi Ĉinion kiel la unuan neeŭropan landon, el kiu ili grave altiros investon.

"Ni opinias, ke la ĉina ekonomio disvolviĝas tre rapide kaj Ĉinio jam estas unu el la plej grandaj ekonomiaj korpoj de la mondo. En la pasintaj 3 jaroj, Ĉinio faris amason da eksteraj investoj, pli multaj investoj estis faritaj en najbaraj aziaj landoj, nord Ameriko kaj aliaj landoj de Eŭropa Unio, sed la proporcio de Italio estas tre malmulta, nia vojaĝo ĝuste celas ekspliki, ke la procezo de ekstera investo de ĉinaj entreprenoj devas inkludi la ŝancon alportitan de investo al Italio."

Krom ekspliko de investaj politikoj, Svedlando, Pollando, Belgio kaj aliaj landoj ankaŭ faris vid-al-vide interkomunikon kaj interfluon kun ĉinaj amikoj dum la intertraktado. La unua delegito de Investo de Svedlanda Agentejo al Ĉinio sinjoro Eddie Chen sciigis raportiston, ke en la lastaj 5 jaroj Svedlando tenis la lokon de la 11-a granda lando akceptanta eksteran rektan investon kaj meznombre enkondukis eksteran kapitalon je pli ol 22 miliardoj da usonaj dolaroj. Kiel la 2-a granda komerca partnero de Svedlando en Azio, Ĉinio jam estas la grava fonto, el kiu Svedlando enkondukis investon, kaj ĉinaj entreprenoj akiris grandan disvolvon sur kampoj de scienc-tekniko, hoteloj kaj fabrikado de konsumaĵoj. Li opiniis, ke la investo de ĉinaj entreprenoj al Svedlando estas la elekto de ambaŭflanka gajno por la du flankoj.

"Huawei, Zhongxing kaj aliaj ĉinaj entreprenoj disvolviĝas en Svedlando, per kunlaboro kun svedlandaj entreprenoj, ili povas akiri bonajn administrajn spertojn kaj altnivelajn teknikojn, per ĉi tia kunlaboro povas ankaŭ pliigi produktojn kaj pli facile eniri en la eŭropan merkaton. Krome, la kunlaboro kun ĉinaj entreprenoj en Svedlando pri studado kaj ekspluato estas la vojo, ke svedlandaj entreprenoj eniru en la ĉinan merkaton."

1  2