• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-12 17:28:40    
Ĉinaj kapitaloj estas ŝatataj ekstere

cri

Kiam fremdlandaj entreprenoj kaj establaĵoj atentas transmaran investon de ĉinaj entreprenoj, ankaŭ la ĉina registaro stimulas kaj subtenas enlandajn entreprenojn fari transmaran investon. Laŭ statistiko, ĝis la fino de 2004, ekstera rekta investo de ĉinaj entreprenoj atingis 44,8 miliardojn da usonaj dolaroj, la nombro de entreprenoj, kiuj faris rektan investon, superis 5 100 kaj la investa amplekso etendiĝis al 150 landoj kaj regionoj. Laŭ informo publikigita de Konferenco pri Komerca Disvolvo de UN, en la listo pri plej gravaj fontoj de rekta investo de eksteraj komercistoj en la mondo, Ĉinio jam okupas la 4-an lokon. Pliiĝas transmara investo de ĉinaj entreprenoj, pro tio ili pli kaj pli multe konas kaj komprenas transmaran merkaton kaj la investa sperto senĉese riĉas. Parolante pri la stato de investo de ĉinaj entreprenoj en Nederlando, estro de ekonomia komitato de nederlanda urbo Zoetermeer sinjoro Hans Mayer diris:

"Ĉinaj entreprenoj en Nederlando havas pli kaj pli da spertoj en merkatigo, ili lernis multajn aferojn el eŭropaj komerco kaj merkatiga praktiko, la produkta kvalito estas pli kaj pli bona kaj la korporacia disvolvo estas pli kaj pli bona."

Ankaŭ ĝenerala sekretario de Konferenco pri Komerca Disvolvo de UN sinjoro Supachai Panitchpakdi donis pozitivan takson pri transmara investo de ĉinaj entreprenoj en publika situacio. Li diris, ke kiel eksteraj investantoj, ĉinaj entreprenoj ludas pli kaj pli gravan rolon en la monda ekonomia disvolvo.

"Laŭ mi, Ĉinio disvolviĝis de la lando enkondukanta investon de eksteraj komercistoj al la lando faranta investon ekstere, tio estas tre pozitiva fenomeno. Ekzemple sur la kampo de tekstilaĵoj, Ĉinio ne nur faras eksportadon pri tekstilaĵoj al landoj de Organizo de Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo, ankaŭ planis investon sur la kampo de tekstilaĵoj en tiuj landoj, tio ne nur difinos la gvidan statuson de ĉinaj entreprenoj sur ĉi tiu kampo, sed ankaŭ liveros helpon al malriĉaj ekonomiaj korpoj, ankaŭ ekstera investo de Ĉinio sur la kampo de energio alportos profiton al aliaj landoj."

Supachai Panitchpakdi diris, ke ekstera rekta investo fariĝas la pli kaj pli grava maniero, ke Ĉinio partoprenu en internacia labordivido kaj monda aranĝo de laboraj elementoj. Laŭ enketo de Konferenco pri Komerca Disvolvo de UN, investoakcelaj establaĵoj de multaj landoj jam taksis Ĉinion kiel la gravan fonton de sliaj landoj pri rekta investo de eksteraj komercistoj de 2005 ĝis 2008.


1  2