• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-12 17:53:37    
Konstruado de havenoj forte akcelis disvolvon de eksteraj ekonomio kaj komerco de Xinjiang

cri
Troviĝanta en la ĉina norda okcidento, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas najbara al Hindio, Kazaĥstano, Pakistano, Rusio kaj aliaj, sume 8 landoj. En la landlima linio longe je pli ol 5 600 kilometroj troviĝas 17 ekstere malfermaj havenoj. Dank' al multjara disvolvo, la havenoj jam fariĝis rektaj komercaj vojoj frontantaj al meza Azio kaj najbaraj regionoj, pro tio Xinjiang fariĝis la antaŭa pozicio de la ĉina ekstera malfermo, samtempe kun tio, tago post tago aperas la gvida rolo de la konstruado de havenoj por la rapida disvolvo de la xinjiang-a ekonomio kaj komerco.

Inter multaj havenoj la plej fama haveno estas la haveno A'lashan, kiu ekzistas en la xinjiang-a nordokcidento. Najbara de Kazaĥstano, la haveno A'lashan estas la ununura ŝtata unua-speca haveno, kiu malfermis fervojojn kaj ŝoseojn, en la ĉina nordokcidento. Respondeculo de la administra komitato de la haveno A'lashan sinjoro You Zhanjun sciigis raportiston, ke en la lasta jaro kvanto de varoj pasintaj tra la haveno atingis 9,4 milionojn da tunoj, oni donis al la ŝtato doganon je pli ol 3 miliardoj da juanoj de renminbi, la haveno havas plej grandan kvanton de varoj trapasintaj, plej rapidan disvolvon kaj plej altan efikon en la ĉina nordokcidento.

"En 1994, jara kvanto de varoj pasintaj tra la haveno estis nur 430 mil tunoj, en 1999, tiu jam superis la laŭplanan kapablon kaj atingis 3,67 milionojn da tunoj. De 2001, la kvanto de la haveno A'lashan pliiĝis per la jara rapideco de 25% kaj en la kuranta jaro tiu superos 11 milionojn da tunoj."

Laŭ konigo, nun laŭ la jara kvanto de trapasintaj varoj la haveno jam okupis la 2-an lokon de ĉinaj 4 grandaj fervojaj havenoj en sinsekvaj 9 jaroj. De la komenco de la dogano, la haveno jam donis al la ŝtato imposton je pli ol 13 miliardoj da juanoj de renminbi. Laŭ plej freŝa materialo, en la unuaj 8 monatoj de la kuranta jaro, la kvanto de varoj transportitaj per fervojoj jam superis 7 milionojn da tunoj kaj pli multe je 20% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Sekve de la altigo de la kapablo pri pasigo de varoj, antaŭ kelkaj jaroj, administristoj de la haveno desegnis disvolvi la havenon kiel sintezan ekonomian regionon. Respondeculo de la administra komitato de la haveno A'lashan sinjoro You Zhanjun sciiigis raportiston, ke dank' al kelkjara disvolvo, nun la desegno estas realigata.

"De 2001, ni klare celas disvolvi prilaboron en la haveno, nome fari seriozan analizon al importitaj varoj, studadon pri fluodirekto de varoj kaj altiri komercistojn kun klara celo kaj produktojn, kiuj estu taŭgaj por esti prilaborataj en A'lashan. Dank' al kelkjara klopodado, nun jam 12 industriaj entreprenoj loĝas en la haveno."

1  2